Kebekia suverenismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sendependeco de Kebekio)

La kebekia suverenismo estas la movado de suverenismo en Kebekio. Ĝi reklamacias la sendependecon de Kebekio, provinco de Kanado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La naciismo de la Franc-Kanada popolo devenas de la epoko de la Nova Francio (1534 - 1763) kaj tiel de la franca naciismo. En tiu epoko, la teritorio estis okupita de Francoj devenitaj de Francio aŭ naskitaj en la kolonio (pli malfrue). Tamen, la reĝlando Anglio volas pligrandigi sian potencon kaj sian teritorion. La Angloj jam provis konkeri Kebekon en 1629[1], sed ili vere konkeris la tutan Novan Francion en 1760, profitante de la milita malforteco[2] kaj de la malforta intereso de Francio. La oficiala kapto de la kolonio okazis kun la Trakto de Parizo en 1763.

La dominintaj Angloj havis plurajn malsamojn kun la Francoj de la nova angla kolonio. La Angloj praktikis la protestantismon kaj parolis la anglan lingvon. Aliflanke, la Francoj parolis la francan kaj praktikis la katolikismon[2]. Ankaŭ, ili ne ĉiutempe konsentis kaj la Kanadaj Francoj volis restaŭrigi siajn rajtojn. Tiuj malsamoj kreskigis la senton de la franca naciismo tra la jarcentoj.

La patriota movado komencis en la 19-a jarcento kun la fondo de la Kanada Partio (Parti Canadien), kiu kontraŭas la Britan Partion (British Party). En 1837 okazis grava ribelo de la patriotoj, kiuj batalis kontraŭ la Angloj. Ili gajnis unufoje en la komenco, sed la Angloj gajnis. Post la kreado de Kanado en 1867, la Kanadanoj volis pligrandigi sian teritorion okcidenten. Tamen loĝis tie mestizoj, kiuj kontraŭis la kapton de sia teritorio. Kanado klopodis negoci kun ili. En 1869 kaj 1885, ili faris ribelon gviditan de Louis Riel, francdevena mestizo. Li estis ekzekutita en 1885 pro alta perfido. La popolo de Kebekio subtenis lin, kaj lia ekzekuto daŭrigis la konflikton inter la Francoj kaj la Angloj. [3]

La movado de sendependeco daŭrigis en la 20-a jarcento. De la periodo de la regado de Maurisse Duplessis ĝis trankvila revolucio, la provinco provis fariĝi pli sendependa. La elektro, la edukado, la sanigo kaj aliaj servoj estis ŝtatigitaj. La naciismo estis ankaŭ disvolvita. En julio 1967, la prezidento de Francio Charles de Gaulle iris en Kanado kaj vizitis Kebekion post paŭzo en Sankta-Piero kaj Mikelono.[4] Li aliris en Kebeko antaŭ ol daŭrigi sian viziton laŭlonge de la Chemin du Roy. Alirita en Montrealo kaj bonvenigita de la urbestro Jean Drapeau, li prononcas historian diskurson ekde la balkono de la urbdomo antaŭ multe da Kanadaj Francoj en kiu estas la fama frazo: «Vive la France ! Vive Montréal ! Vive le Québec ! Vive le Québec libre !». En 1970 okazis krizo nomita Crise d'octobre (Krizo de oktobro) fare de la terorista partio Front de libération du Québec. Membroj kaptis Pierre Laporte, la ministron de la laboro kaj James Richard Cross, britan diplomaton. Laporte estis mortigita kaj poste trovita en kofro de aŭto. Post tio, oni konsentis, ke la sendependeco povas esti farita sen perforto.

La movado atingis pli altan nivelon en 1980 kaj 1995 kun la du referendumoj por la sendependeco de Kebekio. 59,56 % kontraŭ 40,44% el la voĉdonantoj kontraŭis la sendependecon en 1980 kiam en 1995, 50,58 % kontraŭ 49,42% kontraŭis ĝin.[5][6]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ estas pluraj politikiaj partioj, kiuj reklamacias la suverenecon kaj la sendependecon de Kebekio. Estas unu suverenisma partio en la federala politiko, nome Bloc Québécois. En la provinca politiko estas kelkaj suverenismaj partioj, kiel Parti Québécois, Québec Solidaire kaj Option Nationale. La antaŭa ĉefo de Parti Québécois, Pierre-Karl Péladeau, ne ekskluzivas la referendumon se li estos elektata.[7]

En 2006, la Kanada parlamento adoptis rezolucion en kiu ĝi atestas ke la Kebekianoj estas malsama nacio en unuiĝinta Kanado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]