Senkomunismigo en Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senkomunismigo en Ukrainio estas nomo de proceso de forigo de restaĵoj de komunisma reĝimo (simboloj, landnomoj, monumentoj ktp) en Ukrainio, kiu komenciĝis post disfalo de Sovetunio kaj sendependiĝo de la lando. Kvankam la procedo komenciĝis preskaŭ tuj post kreo de sendependa Ukrainio, ĝi multe aktiviĝis post la Revolucio de digno de jaro 2014, kiam estis detruitaj kelkaj miloj da monumentoj de Vladimir Lenin. Senkomunismigon oficiigis la leĝpako, akceptita fare de Verĥovna Rada en la 9-a de aprilo 2015 kaj subskribita fare de tiama Prezidento de Ukrainio Petro Poroŝenko en la 15-a de majo de la sama jaro. Samtempe okazis forbaro de Komunisma Partio de Ukrainio kaj ĉiuj aliaj partioj havante komunisman simbolaron aŭ ideologion for de partopreno en iunivela baloto en la lando — la responda leĝo estis akceptita en decembro de 2015.