Senlime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Senlime.gif

La asocio Senlime, Esperanto-asocio en la Eŭregiono de Mozo-Rejno, intencas progresigi la reciprokan komprenon inter la nacioj – precipe en la Eŭregiono Mozo-Rejno – helpe de la internacia lingvo Esperanto. La esperantaj grupoj en Verviers, Akeno kaj Maastricht aspiras al pli bonvola kaj intensa kunlaboro. Iom post iom estas konstruita la Eŭregiono de Esperanto.

Jam de antaŭ la dua mondmilito, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. Tiel naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj ankoraŭ nun ĉiujare (printempe kaj aŭtune) okazas en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj Esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn.

Plurfoje, grupeto de volontuloj klopodis starigi ian konstantan organizan komitaton, kun pli-malpi mallonga sukceso. Tiel, iom post iom, naskiĝis la ideo transiri de Trilanda Renkontiĝo al trilanda asocio.

La Eŭregiono Mozo-Rejno estas translime kunlaboranta, kulture riĉa komunumo, ene de Eŭropa Unio. La Euregiono Mozo-Rejno konsistas el la belgaj provincoj Limburgo (800.000 loĝantoj) kaj Lieĝo (1 miliono da loĝantoj), el la suda parto de nederlanda Limburgo (700.000 loĝantoj), kaj el la subregiono Akeno (parto de la distrikto Kolonjo (kun pli ol 1 miliono da loĝantoj). Tiu trilingva regiono, kie lingvaj kaj ŝtataj limoj ne kongruas, travivis longan komunan historion. Kontaktpunkto inter tri gravaj kulturaj fluoj, la Eŭregiono Mozo-Rejno celas Eŭropan Unuiĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]