Kampanjo Senpagaj Brakumoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Senpagaj Brakumoj)
Kampanjo Senpagaj Brakumoj
evento
Komenco 2004 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Senpagaj brakumoj proponataj en Sidnejo, Aŭstralio (2004)

La Kampanjo Senpagaj Brakumoj (angle Free Hugs Campaign) estas fenomeno disigita per Interreto kiu verŝajne ekis en junio 2004 kaj vaste pripublikiĝis en 2006 pro muzika filmeto en YouTube. La fenomeno envolvas homojn kiuj sinproponas por senpage brakumi nekonatojn en publikaj lokoj.

Partoprenantoj de la forumo de la oficiala retpaĝaro de la kampanjo senpagaj brakumoj decidis deklari oficialan Internacian Tagon de Senpagaj Brakumoj. La tago okazis la 7-an de julio 2007. La celo de tiu tago estas promocii la kampanjon. La organizantoj esperas ke centoj da homoj dise en la mondo distribuos senpagajn brakumojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala Retpaĝaro de la Kampanjo Senpagaj Brakumoj (anglalingve)

Origina filmeto de la kampanjo en YouTube