Senpera princlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senpera princlando aŭ ankaŭ Imediata princlando estas nocio uzata por sileziaj princlandoj, kie formortis devena linio de princoj kaj regadon super la princlando tiel transprenis ilia feŭda senjoro, do la reĝo de Bohemio.

La unua tia princlando estis Vroclava princlando, kiu fariĝis senpera en la jaro 1335. Iom post iom plimulto de la sileziaj princlandoj fariĝis senperaj kaj kiel senperaj ili finis sian ekzistadon, escepto estis Opava princlando kaj Krnova princlando, kiujn post konfiskado dum tridekjara milito akiris la dinastio de Liĥtenŝtejno kaj retenis al si ĝis la jaro 1918. La titolaron (germane Herzog von Troppau und Jägerndorf) uzas la regantoj de Liĥtenŝtejno ĝis hodiaŭ.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bezprostřední knížectví en la ĉeĥa Vikipedio.