Seppo Räty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seppo Räty
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1962 (1962-04-27) (62-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo lancoĵetisto • doganisto
vdr

Seppo Räty (naskiĝinta la 27-an de aprilo 1962) estas finna lancoĵetisto. En mondĉampioneco li ricevis oron en 1987 en Romo kaj arĝenton en 1991 en Tokio. En olimpiaj ludoj li ricevis arĝenton en Barcelona kaj bronzon en Seulo kaj Atlanta. Räty estas unu de tri finnoj, kiuj ricevis medalon en tri olimpiaj ludoj. En 1991 Räty plibonigis la mondrekordon tri fojojn. En eŭropa ĉampioneco en 1994 li ricevis arĝenton.