Sergej Stepanoviĉ Ĉaĥotin
Sergej Stepanoviĉ Ĉaĥotin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1883 en Konstantinopolo |
Morto | 24-an de decembro 1973 (90-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Imperia Moskva Universitato |
Okupo | |
Okupo | biologo esperantisto psikologo sociologo mikrobiologo |
Sergej Stepanoviĉ Ĉaĥotin (nask. en 1883 en Konstantinopolo — mort. la 24-an de decembro 1973 en Moskvo) estis rusdevena profesoro pri sciencoj, universitata profesoro, mikrobiologo kaj sociologo, antaŭvidanto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sergej Ĉaĥotin estas iniciatinto de la moderna propagando, origine eksperimentita en Germanio por kontraŭstari hitlerismon. La socialdemokrata partio, al kiu apartenis en tiu tempo Ĉaĥotin, rifuzis apliki la metodojn de kontraŭ-propagando kiujn li konsilis, lasante tiel la venkon al la nazia partio. Ĉaĥotin estis tamen organizinta kun siaj rimedoj, kontraŭ la opinio de sia partio, la propagandon por certaj regionoj de Germanio. Ĉie kie li organizis ĝin, la socialdemokrata partio havis pli bonan rezultaton ol la nazia partio. Lia libro “Le viol des foules par la propagande politique“ (La perforto de la amasoj per la politika propagando) estis tuj cenzurita okaze de ĝia unua publikigo en Francio, en 1939, por ne malplaĉi al Hitler kaj Mussolini. Inter liaj francaj amikoj troviĝis François Perroux (france: François Perroux) kiu skribis memore al li : "Dum la Okupacio, S. Ĉaĥotin trovis azilon kaj korinklinon en la Laboratorio de la granda Caullery[1], kie li daŭrigis esplorojn pri kancero (...).[2]).
“ La perforto de la amasoj per la politika propagando “
[redakti | redakti fonton]La eldono de la ampleksigita versio aperinta en 1967 estas 608-paĝa kun multege da referencoj. Ĝi dividiĝas en 12 ĉapitroj kun antaŭparolo kaj konkludo :
- La psiĥologio, ekzakta scienco.
- La Psika maŝinaro
- La aplikita individua refleksologio
- La socia psiĥologio
- La impulso numero 1 (Batala instinkto)
- La simbolismo de la politika propagando
- La politika propagando en la pasinteco
- La sekreto de la sukceso de Hitler
- Rezistado al Hitlerismo
- La psika violento en la tutmonda politiko
- La minacoj de la aktuala situacio
- La konstruado de la estonteco.
En tiu lasta ĉapitro, en la paĝo 524 de la eldono de 1967, tuta longa paragrafo pritraktas la neceson de internacia artefarita helplingvo, kiel tiu kiu montriĝis vivopova. “Estas klare, ke la nacio kies lingvo estus agnoskita kiel universala akirus ekonomiajn, kulturajn kaj politikajn avantaĝojn super ĉiujn aliajn. Sed la inerteco kaj la konservativa spirito de la regantoj de preskaŭ ĉiuj landoj ankoraŭ malhelpas ke Esperanto povu esti la tutmonda helplingvo.“
En la sekva paragrafo, la aŭtoro jam antaŭvidis la neceson alveni “pli malpli frue, al internacia sistemo de esprimado de la ideoj pli logika kaj simpla ol la naturaj naciaj lingvoj.“
Ĉaĥotin kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Poligloto, Sergej Ĉaĥotin estis esperantisto. Li lernis la lingvon en 1892[3].
En “Tra densa mallumo“[4] aperis pri li mallonga informo laŭ kiu “en 1934, alvenis el Germanio pluraj elmigrintoj esperantistaj. Inter ili estis la rusa menŝevika profesoro d-ro Sergej Ĉaĥotin, malgranda, tre nervema, iom kalva, formikdiligenta scienculo. En Germanio, li estis estinta propagandisto por la fama “Fera Fronto“ [5] social-demokrata, laŭdire inventis li la trisagan insignon. Atinginte Kopenhagon li interkontaktiĝis kun nia klubo. Li diris, ke en Germanio la esperantistoj multe helpis lin en la propaganda laboro, kaj nun li rekompence volas helpi la esperantistojn per propagando. Cetere Ĉaĥotin estas eminenta biologo, kaj dum sia vizito en Kopenhago li faris prelegojn en Biologia Societo pri diversaj inventoj de li faritaj pri mikroskopia tekniko. Lia senĉesa inventemo ankaŭ etendiĝis al Esperanto, por kiu li eltrovis tabelojn, turntablojn ktp por faciligi ties instruadon.“
En Germanio Ĉaĥotin faris prelegojn pri Esperanto. En multaj lokoj de la distrikto de Heidelberg li prelegis pri la temo "Mondlingvo kaj la laboristaro", faris sciencan paroladon en la Naturhistoria kaj Medicina Societo de Heidelberg kaj rekomendis uzi Esperanton en scienco[6]. Li aktive partoprenis la Esperanto-vivon en Sovetio: en 1962 en Moskvo li parolis pri la interesiĝo al Esperanto en sciencaj rondoj de Moskvo kaj pri granda amiko de Esperanto — akademiano Berg[7]. En tiu tempo li festis la 70-jariĝon de sia esperantisteco[3].
En sia numero de la 16a de februaro 1974, “Heroldo de Esperanto“, tiam redaktata de Ada Fighiera-Sikorska, informis pri la forpaso de Sergej Ĉaĥotin “la dojeno de la sovetiaj esperantistoj“, en la aĝo de 90 jaroj. “Laŭ lia volo, liaj cindroj estis transportitaj al Korsiko“.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ fr:Maurice Caullery, franca biologo, zoologo, pedagogo.
- ↑ El "Le Matin de Paris", 2a semajno de januaro 1974. Le Matin de Paris estis franclingva tagĵurnalo fondita la 1an de marto 1977 fare de Claude Perdriel kaj malaperinta en 1987
- ↑ 3,0 3,1 Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 56, n. 694 (1963), p. 159
- ↑ Tra densa mallumo : 64-paĝa libro konsistanta el kolekto de tekstoj elektitaj de komitato. Kopenhago : Laborista Esperanto-Klubo de Kopenhago. 1942.
- ↑ En lia franca libro aperas fakte la nomo "Front d'airain" = "Bronza fronto" kies emblemo konsistis el tri paralelaj sagoj oblikvaj kun pintoj direktitaj malsupren kaj maldekstren; ili estis facile kaj rapide desegneblaj sur naziaj emblemoj, afiŝoj, propagando kaj portretoj de Hitler. En la franca, la esprimo "d'airain" povas ankaŭ signifi dura necedigebla, senindulga, severaga; eble en tio estas klarigo pri unuavide misa traduko.
- ↑ La Socialisto: organo de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista. Jaro 7, Nr 4 (Aprilo 1932), p. 8
- ↑ Esperanto: revuo internacia: oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 55, n. 679 (1962), p. 117
Verkoj de Sergej Ĉaĥotin
[redakti | redakti fonton]En la franca
[redakti | redakti fonton]- “Le viol des foules par la propagande politique“ (La perforto de la amasoj per la politika propagando). Parizo : Gallimard. 1939. Nova ampleksigita eldono en 1967 ĉe Gallimard.
- “Organisation rationnelle de la recherche scientifique“ (Racia organizado de la scienca esplorado). Parizo : Hermann. 1938.
- ”La microexploration dans l’étude de la cellule (La mikroesplorado en la studo de la ĉeloj). Parizo : Hermann. Anoncita kiel “en preparo“ en 1967.
- Le viol physique des masses — Obstacle à une vraie démocratie (La fizika perforto de la amasoj — obstaklo al vera demokratio). Parizo : eld. S.A.R.L.. 1946.
- L’organisation de soi-même (La organizado de si mem). Anoncita kiel “aperonta fine de la jaro“ en 1967.
- Les bases réflexologiques de l’éducation (La refleksologiaj bazoj de edukado). Anoncita kiel “en preparo“ en 1967.
- La microchirurgie cellulaire (La ĉela mikrobiologio). Parizo : Gallimard. Kolekto “L’Avenir de la Science“ sub direktado de Jean Rostand.
En la rusa
[redakti | redakti fonton](traduko de la titoloj)
- La organizado. Principoj kaj metodoj en Industrio, Komerco, Publika Administrado kaj Politiko. Moskvo : Ŝtataj eldonoj. 1925.
- Eŭropa literaturo pri la scienca organizado de la laboro. Moskvo : eld. N.K.R.K.I.. 1924.
En la germana
[redakti | redakti fonton](traduko de la titoloj; vd ankaŭ de:Sergei Stepanowitsch Tschachotin sub "Werke")
- Racia organizado de la biologiaj institutoj kaj racia tekniko de la mensa laboro de la sciencisto. Berlino : eld. Urban kaj Schwarzenberg. 1930.
- La metodo de la ultraviola mikropunkturo. Berlino : eld. Urban kaj Schwarzenberg. 1935.
- Tri sagoj kontraŭ la svastiko.(Dreipfeil gegen Hakenkreuz). Kopenhago : eld. Aktiver Sozialismus. 1933.
En la angla
[redakti | redakti fonton]- The Rape of the Masses. The psychology of totalitarian political propaganda. Haskell House Pub Ltd. Junio 1971. Unua eldono en la angla fare de George Routledge & Sons en Londono. 1940.
En la dana
[redakti | redakti fonton]- Trepil mod Hagekors. Kopenhago : eld. Fram. 1933.