Saltu al enhavo

Serio 480 de LEO Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serio 480 de LEO Express
rolling stock class

Servado
Fervoja operatoro LEO Express
Servadojaroj ekde 2012
Produktado
Produktisto Stadler
Trajtoj
Longeco 90,178 m
Larĝeco 2,8 m
Maksimuma rapido 190 km/h (en Ĉeĥio nuntempe nur 160 km/h)
Pezo 176 t
Kapacito 237 personoj (por sidado)
Elirpovumo 2600 kW
Ŝpuro 1435 mm
Kurenta sistemo 3 kV kk
vdr

Elektra trajnkompleto 480 estas ĉeĥa registrita marko de kvin-fragmenta trajnkompleto Stadler Flirt. Kvin tiujn ĉi trajnkompletojn aĉetis privata ĉeĥa kompanio LEO Express, kiu uzas ilin de decembro 2012 je linio Prago - Ostrava - Bohumín. Entuta sumo estas 1,5 miliardoj por ĉiuj kvin pecoj[1]. En ĉiu trajnkompleto estas kvar pordoj[2], tri necesejoj, de tio unu estas senbariera[3]. Ĉiu trajnkompleto havas tri klasojn: Economy kun 212 sudlokoj, Business kun 19 sidlokoj kaj Premium kun 6 sidlokoj. Vojaĝantoj povas uzi senpagan sendratan retkonekton. Ĉe ĉiu sidloko disponeblas kontaktingo por porteblaj komputiloj.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]