Sernf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sernf
Sernf antaŭ ĝia alfluo al Linth en Schwanden
rivero
Bazaj informoj
Longeco 18 km
Akvokolekta areo 202 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 700 m
Enfluejo Linth
- Alteco 528 m
Geografio
Alfluantoj Niederenbach kaj Raminerbach
Rivero en Eŭropo
vdr

Sernf estas suda flanka rivero de Linth en Kantono Glaruso en Svislando.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La fontoj de Sern situas en Elm sub la monto Gross Chärpf je alteco de 2700 m s.m. kaj ĉe Vorab-Glaĉero je alteco de proksimume 2900 m s.m.. Unu el la fontriveroj naskiĝas sub Paniksa-Pasejo trans kiu siatempe marŝis Generalo Suvorov kun siaj trupoj.

Fluo[redakti | redakti fonton]

La diversaj fontriveroj rapide perdas altecon kaj kolektiĝas sudoriente de Elm je alteco de proksimume 1000 m s.m.. La rivero nun fluas nordorienten al Elm, kie ĝis kurbiĝas norden, kaj kie al ĝi alfluas de oriento Raminerbach. La rivero nun norden fluas kaj pasas tra la komunumoj Matt, tiam turniĝas nordokcidenten pasas Engi kaj fine fluas okcidenten. Ĝi formas tiam dum 2 kilometroj la limon inter Sool kaj Schwanden kaj fine trafluas la teritorion de Schwanden.

Alfluo[redakti | redakti fonton]

Unu kilometron antaŭ ĝia alfluejo al Linth de sudo al Sernf alfluas la rivereto Niederenbach. Ĉe la kunfluejo de Sernf, kiu venas de oriento, kaj Linth, kiu venas de okdicednto, troviĝas baraĵlageto sur alteco de 528 m s.m. kun elektrejo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La Sernf-Valo apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]