Serranillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serranillos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05115
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 279  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 4° 55′ U (mapo)40.335833333333-4.9116666666667Koordinatoj: 40° 20′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 220 m [+]
Areo 20,74 km² (2 074 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Serranillos (Provinco Avilo)
Serranillos (Provinco Avilo)
DEC
Serranillos
Serranillos
Situo de Serranillos
Serranillos (Hispanio)
Serranillos (Hispanio)
DEC
Serranillos
Serranillos
Situo de Serranillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Serranillos [+]
vdr

Serranillos [seraNIljos] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco; ĝi formas parton de la Municiparo de Alberche kun aliaj 11 municipoj. La loknomo Serranillos estas komprenebla etimologie kiel Montaranetoj alude al reloĝantoj venintaj el areoj de Sorio, Burgoso kaj Rioĥo.

Serranillos en la provinco Avilo.
Montopasejo de Serranillos direkte al Ekstremaduro.
Montopasejo de Serranillos direkte al Ekstremaduro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 73,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2135 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 39 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navalosa, Navarrevisca, San Esteban del Valle, Mijares kaj Pedro Bernardo. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos direkte al la valo de la rivero Tiétar en Ekstremaduro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio kaj precize al la Monaĥejo de Burgohondo en la 14-a jarcento kun Navaluenga, Navalmoral de la Sierra, San Juan del Molinillo, Navarredondilla, Navalacruz, Navatalgordo, Navaquesera, Navalosa, Hoyocasero, Navarrevisca kaj Villanueva de Ávila. Poste apartenis al monaĥejo de Avilo, poste al senjorlando de Arenas. Je la morto de Álvaro de Luna, Johana la 2-a de Kastilio donis ĝin al sia kuzino Juana de Pimentel, vidvino de Álvaro de Luna. Poste ĝi estis aligita al la Senjorlano de Mombeltrán en 1475-1600 kun Las Cuevas, La Higuera, Lanzahíta, Las Torres, Mijares, Mombeltrán, Pedro Bernardo, Villarejo, San Esteban, Santa Cruz kaj Los Gavilanes.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado kaj rilata komercado vaganta. Pri dediĉo al brutobredado kaj al vagkomercado estas kapro kaj stangpesilo en la blazono. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]