Servleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Servleto estas Javo-programeto kiu obeas certan API-on: javax.servlet. Tiel ĝi povas servilflanke servi laŭ la http-protokolo. Por tio, oni bezonas Javo-kapablan servilon kiu kapablas ruligi servletojn, kiel ekz. Apache Tomcat.

Deveno de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto servleto devenas de vorto apleto, eta programo skribita en Javo kiu ruliĝas en la retumilo kaj montriĝas en la retpaĝo mem (same kiel Flaŝ-programetoj). Kompare, servleto estas eta programo kiu ruliĝas en la servilo.

La plej komuna uzo de servleto estas por dinamike generi retpaĝojn, depende de la parametroj de la peto kiu sendas la retumilo al la retejo.


Historio[redakti | redakti fonton]

La originala postulspecifo por servletoj estis kreita de Sun Microsystems (versio 1.0 publikiĝis en junio 1997). Komence de versio 2.3, la postulspecifo de servletoj estis lasigita al Komunumo ĉirkaŭ Java (JCP - Java Community Process).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]