Seszona dazipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentraĵo de Seszona dazipo

La Seszona dazipo, Euphractus sexcinctus, konata ankaŭ kiel Flava armadijo, estas specio de dazipo el Sudameriko. Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Urugvajo, Paragvajo kaj ĉe izolataj populacioj en Surinamo (tie konata kiel siksi-banti kapasi). Ties korpo estas malkutime flaveca, foje malhele brunflaveca aŭ hele ruĝecbruna. Ĝi apartenas al la monotipa genro Euphractus.

Distribuado de Seszona dazipo

Ĝi estas solema surtera animalo, kiu loĝas en multaj habitatoj de pluvarbaro ĝis herbejo, sed ĉefe troviĝanta en malfermaj areoj, kiaj ebenaĵoj de cerado. Ĝi estas ĉiomanĝanto, kiu nutras sin el ampleksa gamo de planta kaj animala materialo. Ĝi loĝas en subtera nestotruo. Malkiel plej multaj specioj de dazipo, la seszona dazipo estas ĉefe tagulo pli ol noktulo.[1]

Subspecioj

  • Euphractus sexcinctus boliviae Thomas, 1907
  • Euphractus sexcinctus flavimanus Desmarest, 1804
  • Euphractus sexcinctus setosus Wied, 1826
  • Euphractus sexcinctus tucumanus Thomas, 1911

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  • Louise H. Emmons kaj Francois Feer. (1997). Neotropical Rainforest Mammals, A Field Guide, 2nd ed. University of Chicago Press ISBN 0-226-20721-8
  1. Bird, B. 1999. Euphractus sexcinctus (On-line), Animal Diversity Web. Konsultita la 22an de septembro 2007.