Set (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludo > Kartludo > Set (ludo)


Set

emblemo

tabulludo
Eldonisto Set Enterprises
vdr
Ludante Set!.

Set estas kartludo de Marsha Falco, originale eldonita en 1991 de Set Enterprises. Ĝi gajnis 9-an rangon de la Deutscher Spiele Preis en 1995. Ĝi estas ofte ludata dum Esperantaj renkontiĝoj.

Ĉiu karto montras bildojn de aĵoj. La kartoj havas 4 ecojn:

  • nombro de aĵoj (1, 2, 3)
  • koloro de la aĵoj (ruĝa, verda, purpura)
  • formo de la aĵoj (kapsuloj, karooj, ondoj)
  • pleneco de la aĵoj (plena, malplena, duonplena per linioj)

Ĉiu aĵo sur unu karto samas. Do estas 3x3x3x3 eblaj kartoj, kaj la ludo ja havas 81 kartojn.

La celo estas trovi triopojn da kartoj. Triopo konsistas el 3 kartoj kiuj ĉiuj samas aŭ ĉiuj malsamas laŭ la 4 ecoj. Alivorte, por ĉiu eco, la kartoj devas esti aŭ same aŭ tute malsame laŭ la eco. Ekzemple, se ĉiuj 3 kartoj havas 2 solidaj ondoj, (kun ruĝaj ondoj sur unu karto, verdaj ondoj sur alia karto, kaj purpura ondoj sur la lasta), do tiuj 3 kartoj estas triopo.

12 kartoj estas metitaj sur la tablon, kaj la unua ludanto kiu rimarkas triopon (“set”) da kartoj diras “Set!”, indikas la triopon, kaj kolektas ilin. Tiam tri novaj kartoj anstataŭas la prenitajn.

Se ludanto diras “Set!” kaj erare montros falsan triopon, tiu ludanto ne rajtas diri “Set” denove ĝis post alia ludanto kolektos triopon.

Se ĉiuj ludantoj konsentas ke ne estas triopo en la kartaro, aldonu 3 pliajn kartojn.

La ludado finiĝas post kiam ĉiuj kartoj estas aldonitaj kaj ĉiuj konsentas ke ne plu estas triopo trovebla. La ludanto(j) kiu(j) kolektis la plej multajn triopojn gajnas.

(Tio estas la kutima norma regularo; variaj versioj ekzistas.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]