Setla zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de setla zono

La setla zono (ruse Черта оседлости) estas historia esprimo pri tiu areo, sur kiu la judoj rajtis setli ene de la Rusia Imperio. Tiu areo estas grandparte iama parto de Pollando-Litovio, tiam okcidenta rando de la rusa imperio.

La deklaron, leĝon ellasis en 1786 carino Katerina la 2-a kaj tiu eldiris, ke la judoj rajtas vivi, labori nur sur difinitaj areoj. La deklaro ankaŭ difinis administre la judajn getojn. La ellason modifis en 1835 Nikolao la 1-a de Rusio kaj eldonis permesojn por pluaj specifaj distriktoj, reguligi mem la setlon de la judoj.

Ĝis fino de la 19-a jarcento, ĝis ĉ. 90 % de la rusaj kaj polaj judoj vivis en segregitaj setlejoj. Fine de la 19-a jarcento temis pri preskaŭ kvin milionoj da homoj, proksimume 12 procentaĵoj de la tuta loĝantaro de la teritorio. Aleksandro la 2-a de Rusio mildigis kelkajn antaŭskribojn. Post tio, precipe la riĉaj judoj rajtis liberiĝi el la setlejaj, laboraj devoj.

Aleksandro la 3-a (1881-1894) denove limigis movliberecon de la judoj en la majaj leĝoj. La leĝoj estis eksterleĝigitaj post venko de la rusa februara revolucio de 1917.

Post okupo de la iama setla zono fare de la armeo de Nazia Germanio en 1941, la judoj estis neniigitaj en la naziisma genocido nomata holokaŭsto.