Seung-Hui Cho
| Seung-Hui Cho | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-an de januaro 1984 en Asan, Suda Ĉungĉongo |
| Morto | 16-an de aprilo 2007 (23-jaraĝa) en Blacksburg, Virginio |
| Mortokialo | pafo en la kapon |
| Tombo | Virginio |
| Lingvoj | korea |
| Loĝloko | Seulo • Detrojto • Vaŝingtonio • Centreville |
| Ŝtataneco | Sud-Koreio |
| Alma mater | Virginia Politeknika Instituto kaj Ŝtata Universitato Ormond Stone Middle School (en) Poplar Tree Elementary School (en) Westfield High School (en) |
| Okupo | |
| Okupo | rapidmurdisto amasmurdinto studento |
Seung-Hui CHO (koree: 조승희; 18-a de januaro, 1984 – 16-a de aprilo, 2007) estis la amasmurdisto de la Masakro de Virginia Tech 16-an de aprilo 2007. Li sinmortigis kiam polico ĉirkaŭis lin.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Cho naskiĝis en Sud-Koreio kaj enmigris Usonon kun siaj gepatroj en septembro 1992 dum 8-jaraĝa. Li estis sudkorea civitano kaj laŭleĝa daŭra loĝanto de Usono. Li havis adreson en Centreville, Virginio, komunumo for 50 kilometrojn de Vaŝingtono. Laŭ Virginia Tech, li estis studento tie, studante komercon, ĝis sia fina jaro kiam li fakŝanĝis al anglalingva literaturo.
Masakro ĉe Virginia Tech
[redakti | redakti fonton]Laŭ televidaj aktualaĵoj de 17-a de aprilo, Cho forlasis noton kritikantan je "riĉuloj" "diboĉo", kaj "malhonestaj falsuloj" antaŭ ol li murdis du homojn en dormejo 16-an de aprilo 2007. Post du horoj, li transiris la universitato-kampon por kontinui pafadon en pluraj klasĉambroj. Cho sinmortigis per pafilo kiam policoj ĉirkaŭis lin.

