Sezamo malfermiĝu!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali Babo preteraŭdante unu el la ŝtelistojn diranta "Sezamo malfermiĝu".

Sezamo malfermiĝu! estas magia frazo el araba fabelo Ali Babo kaj kvardek rabistoj. Ĝi estis uzata por malfermado de pordoj.

La origina versio de "Sezamo malfermiĝu!" estas "إفتح يا سمسم" (Iftaḥ yā simsim).

Origino[redakti | redakti fonton]

Semoj de sezamo kreskas en semkapo kiu disiĝas kiam ĝi atingas maturecon,[1] kaj la frazo eble aludas al malŝlosado de trezoroj,[2] kvankam ne certas, ke la vorto "sezamo" fakte rilatas al la sezamo aŭ semo.[3]

Aliaj teorioj inkludas:

  • Sezamo estas duobligo de la hebrea šem 'nomo', t.e. dio aŭ kabalisma vorto reprezentanta la talmudan šem-šāmayīm ("ŝem- ŝamajim"), 'nomo de ĉielo'.[4]
  • Sezamo estas ligita al babilonaj magiaj praktikoj kiuj uzis sezaman oleon.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [https://web.archive.org/web/20180125134833/https://mdidea.com/products/new/new06704.html "Sesame: Origin, History, Etymology and Mythology" (Sezamo: Origino, historio, etimologio kaj mitologio , eldonisto MDidea.com la 30-an de novembro 2015(angle)
  2. "Open Sesame", The New York Times Magazine, 2015-04-08. Kontrolita 2018-01-25.
  3. Marian Armstrong. (2007) Wildlife and Plants (Faŭno kaj plantoj) 16. Marshall Cavendish, p. 972. ISBN 978-0761477105.
  4. Felix Ernst Peiser en Orientalistische Literaturzeitung (1902, germane), kiel raportite de Paul Haupt, "Open Sesame" (prelego de 1916, angle) in Beiträge zur assyriologie und semitischen Sprachwissenschaft 10:2, 1927, paĝoj 165 kaj sekvaj
  5. Theodor Nöldeke en Zeitschrift für Assyriologie (1914, germane), kiel raportite de 'Paul Haupt, "Open Sesame" (1916, angle, por detaloj vidu supre).