Sfântu Gheorghe
Sfântu Gheorghe (Covasna) ([sfıntu gjorgje]) (hungare: Sepsiszentgyörgy [ŝepŝisentdjoerdj]) estas urbo en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de Montaro de Baraolt, nordoriente de Braŝovo. De 1968 ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Covasna. Administre apartenas al ĝi Chilieni, Coşeni, Şugaş Băi.
Loĝantaro
En 1910 Sepsiszentgyörg havis 8 685 loĝantojn, en 1992 67 220 (el kiu 74% hungaroj).
Historio
Laŭ la dokumentoj la sikuloj loksidiĝis tie antaŭ 1224. Ĝis 1876 ĝi estis la ĉefurbo de Triseĝoj (rumane: Trei Scaune, hungare: Háromszék). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék). La konstruaĵo de Székely Nemzeti Múzeum estis projektita de Károly Kós.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-19., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Komunumoj de Sankta Georgo en Transilvanio
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Bácsszentgyörgy!
Kulturaj institucioj
Gravaj kulturaj eventoj
- Inter 28-a de marto kaj 19-a de aprilo 2007 oni organizis fotoekspozicion el 250 originalaj verkoj de fotografistoj Brassai, Robert Capa, André Kertész, László Moholy-Nagy kaj Márton Munkácsi.