Shakespeare in Love

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Shakespeare in Love
filmo
Originala titolo Shakespeare in Love
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 3 dec. 1998, 4 mar. 1999, 1998
Ĝenro romantika komedio, komedia dramo, filma dramo, filmbiografio
Kameraado Richard Greatrex
Reĝisoro(j) John Madden
Produktisto(j) Harvey Weinstein • Edward Zwick • Marc Norman • David Parfitt • Donna Gigliotti
Scenaro Marc Norman • Tom Stoppard
Loko de rakonto Londono
Muziko de Stephen Warbeck
Rolantoj Joseph Fiennes • Gwyneth Paltrow • Geoffrey Rush • Colin Firth • Ben Affleck • Judi Dench • Tom Wilkinson • Simon Callow • Rupert Everett • Imelda Staunton • Mark Williams • Jim Carter • Steven O'Donnell • Martin Clunes • Antony Sher • Daniel Brocklebank • Jill Baker • Patrick Barlow • Simon Day • Roger Frost • John Inman • Nicholas Le Prevost
Produktinta firmao Universal Studios 
Miramax
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Muzikalo aŭ Komedio • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Shakespeare in Love (Enamiĝinta Shakespeare) estas historia amafera komedia filmo de 1998 reĝisorita de John Madden, verkita de Marc Norman kaj Tom Stoppard, kaj produktorita de Harvey Weinstein. En ĝi stelulas Gwyneth Paltrow, Joseph Fiennes, Geoffrey Rush, Colin Firth, Ben Affleck kaj Judi Dench.

La filmo rakontas fikcian amaferon inter la dramaturgo kaj aktoro William Shakespeare (Fiennes) kaj Viola de Lesseps (Paltrow) dum Shakespeare estas verkanta Romeo kaj Julieto. Kelkaj roluloj estas bazitaj sur historiaj figuroj, kaj multaj el la roluloj, versoj, kaj intrigaj elementoj aludas al la teatraĵoj de Shakespeare.

Shakespeare in Love ricevis laŭdojn el kritikistoj kaj biletvendan sukceson, enspezante 289 milionojn da usonaj dolaroj tutdmonde kaj iĝante la naŭa plej multe enspeziga filmo de 1998. La filmo ricevis multajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj sep Oskar-premioj el dek tri nomumoj en la 71a okazos de la Akademiaj premioj: nome po la Plej Bona Filmo (Parfitt, Gigliotti, Weinstein, Zwick, & Norman), Plej Bona Aktorino (Paltrow), Plej Bona Duaranga Aktorino (Dench), Plej Bona Scenaro Originala (Norman & Stoppard), Plej Bona Originala Muziko (Warbeck), Plej Bona Arta Reĝisorado (Childs & Quertier), kaj Plej Bona Vestofasonado (Powell).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Londono dum la somero 1593, juna poeto kaj dramaturgo William Shakespeare havas ekonomiajn, personajn kaj verkajn malfacilaĵojn. Li promesis sian komisianon Philip Henslowe, posedanto de la teatrejo The Rose, tuj liverigi novan teatraĵon. En realo, li havas ankoraŭ nur la titolon, Romeo kaj Ethel, la filino de la pirato. La aŭtoro sentas la bezonon trovi muzon, kapablan inspiri lin, kaj profesie kaj persone.

Nobela junulino, nome Lady Viola de Lesseps, kiu adoras lin pro liaj sonetoj, revas renkonti lin kaj iĝis aktorino, sed teatro estis tiam formale malpermesita al virinoj kaj tute neatingebla por nobela persono. ŝi decidas tiam maski kiel viro kaj sukcesas ricevi la rolon de Romeo. Dum balo Shakespeare, Lady Viola kaj Lord Wessex ĉeestas kaj ambaŭ viroj dancas kun Lady Viola. Shakespeare malkovras rapide la trompon kaj la veran identecon de sia juna ĉefaktoro: li freneze enamiĝas. Bedaurinde la junulino estas engaĝigita al alia viro, nome Lord Wessex.

De tiu malebla amo, kaj de la helpo de la rivala Christopher Marlowe naskiĝos du de la plej gravaj majstroverkoj de la juna dramaturgo, nome Romeo kaj Julieto dekomence, Twelfth Night poste. Lady Viola iĝas la amantino de Shakespeare. Viola estas alvokita al la kortego de la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio (Judi Dench), kaj Shakespeare maskiĝas kiel virino por akompanis ŝin kiel kuzino. En la kortego, li konvinkas Wessex veti 50 pundojn pri la sukceso de la teatraĵo.

Marlowe estis murdita, kaj kelkaj pensas, ke Shakespeare murdis lin, dum li mem pensas, ke estis Wessex murdis lin. Wessex malkovras la veran identecon de Will kaj post glava duelo oni klarigas ĉion: Marlowe fakte estis murdita dum kverelo en drinkejaĉo en kiu Wessex ne ludis rolon. Reĝa oficiro Tilney malkovras, ke estas virino en la teatra grupo kaj tial fermas la teatron, kio okazigus la ruinon de la dramaturgo kaj de la tuta kompanio. Sed rivala kompanio proponas sin por la verko, kun Shakespeare kiel protagonisto. Viola ekkonas, ke la ludo okazas la tagon de sia nupto, kaj post tio fuĝas por ĉeesti la spektaklon. Dum la ludado, la knabo kiu ludas la rolon de Julieto suferas la aĝosanĝon kaj lia voĉo ekruinigas la ludon; tial Viola anstataŭas lin kaj plialtigas la draman novelon enorme emociigante la publikon.

Tiam alvenas Wessex serĉanta sian edzinon kaj Tilney celanta fermi la teatron, sciante, ke denove virino ludas. Tamen la reĝino, kiu ĉeestas, rajtigas la ludon kaj deklaras la sukceson, pro kio Wessex devas pagi la vetmonon al Shakespeare. Tamen eĉ reĝino ne rajtas rompi geedzecon kaj Viola devas akompani sian edzon al Ameriko.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Fiennes kiel William Shakespeare
  • Gwyneth Paltrow kiel Viola de Lesseps
  • Geoffrey Rush kiel Philip Henslowe
  • Colin Firth kiel Lord Wessex
  • Ben Affleck kiel Ned Alleyn
  • Judi Dench kiel la reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio
  • Simon Callow kiel Edmund Tilney
  • Jim Carter kiel Ralph Bashford
  • Martin Clunes kiel Richard Burbage
  • Antony Sher kiel Dro. Moth
  • Imelda Staunton kiel flegistino
  • Tom Wilkinson kiel Hugh Fennyman
  • Mark Williams kiel Wabash
  • Daniel Brocklebank kiel Sam Gosse
  • Nicholas Le Prevost kiel Sir Robert de Lesseps
  • Jill Baker kiel Lady de Lesseps
  • Patrick Barlow kiel Will Kempe
  • Joe Roberts kiel John Webster
  • Rupert Everett kiel Christopher "Kit" Marlowe
  • John Inman kiel Lady Capulet en la teatraĵo
  • Sandra Reinton kiel Rosaline
  • Paul Bigley kiel Peter

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Shakespeare in Love en la angla Vikipedio.