Shenzhou 6

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Shenzhou 6 [ŝenĵu 6] (ĉine: 神舟六号) estis la dua homportanta kosma flugo de la Popolrespubliko Ĉinio. Por la misio oni uzis la kosmokapsulon el konstrua serio Shenzhou, kiu je la 12-a de oktobro 2005 liveris en la kosmon la du kosmonaŭtojn Fei Junlong (komandanto) kaj NIE Haisheng (piloto), en la teran orbiton, kie ili restis 119 horojn.

La partoprenantoj testis la novajn pli leĝerajn kosmovestojn, gvidis unuafoje sciencajn esplorojn. Oni elprovis ĉiutagaĵojn kiel ekz. novan necesejon. Oni ne planis kosman promenon, tio okazos en la sekvaj misioj. La tera orbito variis inter 250 kaj 350 km, la fluga deklinacio estis ĉ. 42,4.

„Shenzhou 6“ konsistis el returna kapsulo kaj orbita parto. La orbita satelito restas duonjaron en la kosmo, dum la returna kapsulo revenis post 5 tagoj.

La lanĉo okazis publike, la kosmonaŭtoj adiaŭis sur la neĝata lanĉejo. La porta raketo estis la Longa Marŝo 2F.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉina kosmoesplorado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]