Shtimje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro de Shtimje

Shtimje [elp. ŝtimje] (serbe Штимље Štimlje, albane Shtima ) estas urbo en la suda parto de Kosovo.Fakte, Kosovo estas parte agnoskita ŝtato, kies teritorio ne estas regata de Serbio.

La rivero kiu dividas la urbon en du nomiĝas Ŝtimjanka. Proksimume 62.5 % de la loĝantaro vivas en ĉirkaŭaj vilaĝoj, dum proksimume 20 000 homoj vivas en la urbo mem. Ekzistas ne malmultaj arkeologiaj lokoj en la regiono, pluraj moskeoj kaj preĝejoj. Pro milito (1899, 2004) iu preĝejo estis plurfoje difektia kaj restaŭrite helpe de Unesko, sed poste denove difektita. Laŭ censo en 1981 en la urbo plejparte loĝis albanoj, sed post la milito en 1999 la plej multaj serboj forlasis Shtimje.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la komenco de la serba milito Shtimje havis municipan bibliotekon. La bibliotekisto estis serbo kaj la libroj estis ĉefe en la serbokroata lingvo. Post kiam la bibliotekisto forigis tiujn librojn, tiuj kiuj restis estis bruligitaj kaj tute detruitaj.