Siberiaj tataroj
| Siberiaj tataroj | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Сыбырлар, sıbırlar | |||||
| etno | |||||
| Tataroj | |||||
| Tataroj | |||||
| Suma populacio | |||||
| 6 297 | |||||
| Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||
| Lingvo(j) | |||||
| siberia tatara lingvo • rusa lingvo • tatara lingvo | |||||
| Religio | |||||
| islamo | |||||
| Parencoj | |||||
| |||||
Siberiaj tataroj (Сыбырлар, sıbırlar) estas subetno de la tataroj, loĝanta en Siberio (Rusio).
Grupoj
[redakti | redakti fonton]La plej popoulara estas klasifiko de rusia etnologo Nikolaj Tomilov, dividinta la siberiajn tatarojn je sekvaj grupoj[1]:
- la barabaj tataroj;
- la tobola-irtiŝaj tataroj;
- la tomaj tataroj.
La plej granda kaj diverseca grupo estas la tobola-irtiŝaj tataroj, kiu konsistas el jenaj subgrupoj[1]:
- la tjumena-turaj;
- la tobolaj;
- la jaskolbaj;
- la kurdaka-sargataj;
- la taraj.
Jaskolbaj tataroj
[redakti | redakti fonton]La jaskolbaj tataroj (ruse ясколбинские татары) ankaŭ konataj kiel transmarĉaj tataroj (ruse заболотные татары), formiĝis en Tobolska distrikto de la fino de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj. Tradicie ili loĝis en grandaj marĉaj areoj okcidente kaj nord-okcidente de Tobolsko, kio kaŭzis ilian duan nomon. Nikolaj Tomilov opinias ke norda limo de ilia loĝzono limis kun dekstraj alfluantoj de la rivero Kondo, kie ili kontaktis ĥantojn kaj mansojn, okcidente ĝi etendiĝis ĝis Pelima distrikto kie loĝis mansoj, suda limo atingis riveron Tavdo kie ili parte miksiĝis kun tjumenaj tataroj, dum la orienta limo pasis iom pli okcidente de la riveroj Tobolo kaj Irtiŝo. Nuntempe ili loĝas plejparte en Tobolska distrikto, precipe en Aĉira kaj Lajtamaka kamparaj municipoj[2].
Tio estas la plej izolita subgrupo de la siberiaj tataroj, forbarita de la aliaj tataroj kaj rusoj per riveroj kaj marĉoj. Ili konservis pluajn erojn de la tradicia kulturo kaj havas specifan genotipon. Esplorado de kromosomo Y montris ke 62% de la genprovizo konsistigas la haplogrupo N1b-р43, formiĝinta antaŭ 4 500–10 000 jaroj en Sajano, do en Siberio. Tiu ĉi haplogrupo propras ankaŭ al la samojedoj (ĝis 92%) kaj finno-ugroj (ĝis 60%). La haplogrupoj N-M231 kaj N1c-LLY22 kontribuas po 10%. Antaŭ 30–25 mil jaroj N-M231 estis disvastiĝinta en Sud-Orienta Azio, nun ĝi oftas ĉe la jakutoj (80%) kaj udmurtoj (56%). N1c-LLY22 formiĝis antaŭ 12,6 (± 3,1) mil jaroj kaj oftas ĉe multaj siberiaj etnoj: 80 ĝis 90% ĉe la jakutoj kaj orientaj burjatoj, ĉirkaŭ 50% ĉe la ĉukĉoj, ĝis 40% ĉe la ĥantoj, mansoj kaj nenecoj, 14–15% ĉe la kumandinoj kaj ĉelkanoj(en). Haplogrupoj J2b-M12, L2-M317, O3-M122, R1a-M198, R1b1-M73 kontribuas al po malpli ol 5% de la genprovizo. J2b-M12 kaj L2-M317 preskaŭ tute ne renkontiĝas ĉe la siberiaj popoloj, do supozeble ilin alportis antaŭnelonge enmigrintoj. Apartenuloj de J2b-M12, al kiu apartenas 2% de la jaskolbaj tataroj, loĝis en Ilirio kaj Trakio almenaŭ ekde frua neolitiko. La hindo-irana haplogrupo L1b-M317, al kiu apartenas 1% de la populacio, eble signas kontribuon de la buĥaranoj. Ĝi devenas de Suda Azio, de la okcidenta parto de Hindustano kaj nun renkontiĝas ĉe la balkaroj (5%), abĥazoj (3,4%), en Norda Irano (2,5%), orienta Turkio (2,3%), suda Pakistano (2%), ĉe la lezgoj (1,2%), la osetoj (1%)[3].
La haplogrupoj O3-M122, R1aM198, R1b1-M73 renkontiĝas ĉe multaj etnoj en Siberio, Centra kaj Norda Azio. O3-M122, kontribuinta al 4% de la genprovizo, formiĝis laŭ iuj datumoj antaŭ 10 mil jaroj en la nuna Ĉinio, laŭ aliaj antaŭ 25–30 mil jaroj en Sud-Orienta Azio kaj nun estas disvastiĝinta ĉe la manĉuroj, koreoj kaj vjetnamoj (ĉirkaŭ 40%), mongoloj (18–23%), ujguroj (12%), altajoj (6%) kaj uzbekoj (4%), kazaĥoj en Respubliko Altajo (29%), altajoj nordaj (4%) kaj sudaj (7,3%). Ĝi ankaŭ troveblas ĉe la jakutoj, okcidentaj evenkoj kaj jukagiroj. R1a-M198, al kiu apartenas 1% de la jaskolbaj tataroj, ofte renkontiĝas en nordaj kaj centraj partoj de Altajo: ĉe la tubalaroj (51%), altajoj-kiĵioj (58%), telengitoj (44%), montara-tajgaj ŝoroj en Kemerova provinco (61%), la abakanaj ŝoroj de Ĥakasio (53%), ĥakasoj-sagajoj (33%), ĥakasoj-kojbaloj (38%). Sude ĝi iĝas malpli ofta: 7% ĉe la kazaĥoj, ne pli ol 5% ĉe la mongoloj. En Sajano ĝi ankaŭ ne tre oftas: 15% ĉe la ĉelkanoj, 6% ĉe la ĥakasoj-kaĉinoj. R1b1-M73, al kiu apartenas 4% de la jaskolbaj tataroj, plej ofte renkontiĝas en Uralo kaj Volgio (ĝis 84% ĉe certaj subgrupoj de la baŝkiroj). En Centra Azio ĝi malpliiĝas (4% ĉe la uzbekoj, 1% ĉe la kirgizoj). En Suda Siberio ĝi estas pli ofta: 11% ĉe la montara-tajgaj ŝoroj en Kemerova provinco, 49% ĉe la kumandinoj en Altaja Regiono kaj Altaja Respubliko[4].
Etnogenezo
[redakti | redakti fonton]Siberiaj tataroj origine formiĝis el aŭtoĥtonaj tjurkaj triboj, kiuj loĝis en Okcidenta Siberio jam antaŭ la nia erao kaj apartenis al la pluretna Sargat-kulturo, kies apartenuloj loĝis en la regiono ekde la 6-a — 5-a jarcento a.K. ĝis la 4-a — 5-a jarcentoj. De la 6-a ĝis la 11-a jarcentoj la regiono estis regata sinsekve de la Unua Tjurka, Ujgura, Kirgiza kaj Kimaka ĥanujoj. Dum tiu periodo tjurkaj triboj aktive migradis al la regiono de riveroj Iŝimo, Irtiŝo, Tobolo kaj Obo. La memnomo siberiaj tataroj aperis fine de la 14-a jarcento, do evidente la subetno formiĝis tiutempe[5].
Sekve de la rusa koloniado de Siberio kaj politika malstabileco, fine de la 16-a jarcento komenciĝis disiĝo de la subetno kiu progresis ĝis la mezo de la 18-a jarcento. La tjumenaj tataroj disiĝis de tiuj tobolaj kaj jaskolbaj. La tobolaj tataroj iĝis najbaroj de la kurdaka-sargataj tataroj dum multaj tobola-irtiŝaj kaj barabaj tataroj transloĝiĝis orienten. Siberiaj tataroj okupis sudajn areojn de du gubernioj: Tobolska (Tara, Tobolska, Tjumena kaj Jalutorovska distriktoj) kaj Tomska (Kainska kaj Tomska distriktoj). Rusaj setlejoj apartigis tiujn tatarajn unu de la alia. En novaj rusaj urboj formiĝis tataraj kvartaloj — ekzemple en Tobolsko kaj Tomsko. Multaj konvertiĝis al kristanismo, inkluzive kadre de geedziĝoj kun rusoj. Malpli forte tio koncernis la tobola-irtiŝajn tatarojn, kiuj estis pli religiemaj. Iuj migris plu, do en la dua duono de la 18-a — 19-a jarcentoj siberiaj tataroj ekloĝis en Petropavlovsko, kie ili najbaris al volgaj tataroj, buĥaranoj kaj kazaĥoj. Tamen plejparte ili plu loĝis en kamparo, kio distingis ilin de la volgaj tataroj[6].
Genetiko
[redakti | redakti fonton]Ekzamenado de la mitakondria DNA de la tobola-irtiŝaj tataroj montris dominadon de la ugra komponanto, gravan rolon de la tjurka (kipĉaka) komponanto kaj malpli gravan de tiu samojeda kaj mongola. La plej malgrandaj mitakondriaj distancoj distingas la siberiajn tatarojn de la ĥantoj, mansoj, baŝkiroj, kazaĥoj kaj turkmenoj. Markiloj de la kromosomo Y, esploritaj en eta samplo de la tomskaj tataroj, montris ilian genetikan proksimecon al la tjurkoj de Suda Altajo (nordaj kaj sudaj altajoj, teleutoj, ĥakasoj, tuvoj, ŝoroj). Gravan rolon en tiu grupo ludas okcidenteŭraziaj linioj rilataj al la kaŭkaza raso[7].
Esplorado okazinta en 2006–2014 montris ke ĉe la siberiaj tataroj la plej oftaj haplogrupoj estas G2a-P15; N1c-LLY22g; R1a-M198 kaj N1b-P43 kaj Q-M242. Al la tipe siberiaj haplogrupoj N1b-P43 kaj Q-M242 apartenas ĉirkaŭ 25% de la siberiaj tataroj. Pli ol 30% apartenas al la tuteŭraziaj haplogrupoj N1c-LLY22g kaj R1a-M198. Al la mediteraneaj kaj okcidentaziaj haplogrupoj (E1b1b1-M35; G2a-P15; I2a-P37.2; J1-M267; J2-M172) apartenas pli ol 25%, al la mezaziaj haplogrupoj (С3-М217; 02-Р31; О3-M122) — ĉirkaŭ 5%. Do genetika historio de la siberiaj tataroj plejparte rilatas al Siberio kaj Norda Eŭrazio. La sudokcidentaj spuroj propras nur al jalutorovskaj tataroj kaj la buĥaranoj[8]. La esplorado montris ke granda parto de la siberiaj tataroj apartenas al tri malsamaj regionoj: Siberio (N1b-P43; Q-M242), Uralo-Volgio (N1c-LLY22g, R1a-M198) kaj Nord-Kaŭkazio (G2a-P15, J2-M172). Tio okazis ĉar la subetno formiĝis el tute malsamaj komponantoj, devenaj de diversaj areoj. La iskera-tobolaj tataroj genetike pli proksimas al Uralo-Volgio kaj nordaj bordoj de la Kaspia maro. La jalutorovskaj tataroj genetike proksimas al Mediteraneo kaj Krimeo. La jaskolbaj tataroj parencas al la nordaj areoj de Uralo kaj Transuralio. La iŝtjaka-toguzaj tataroj proksimas al la popoloj de Suda, Okcidenta kaj Centra Siberioj[9].
Tio montris ke ĉiu el la 5 grupoj de la siberiaj tataroj formiĝis aparte ekde origine. La iskera-tobolaj tataroj formiĝis surbaze de loka siberia komponanto kaj pli malfrua granda alfluo de genoj el Nord-Orienta Eŭropo. Ĉe la jalutorovskaj tataroj dominas la okcidentazia komponanto. La buĥaranoj estas tre proksimaj al la popoloj de Okcidenta Kaŭkazio kaj malproksimaj de la popoloj de Uzbekio. La iŝtjaka-toguzaj tataroj havas grandan prasiberian komponanton, kiu ligas ilin al la popoloj de Suda, Okcidenta kaj Orienta Siberio. La jaskolbaj tataroj estas genetike la plej izolitaj kaj proksimas al la ugroj de Okcidenta Siberio kaj la samojedoj de Norda Uralo. Kompleta sekvencigo de la kromosomo Y montris tre etajn spurojn (2%) de la migradoj el Centra Azio, okazintaj antaŭ proksimume 900 jaroj[10].
Historio
[redakti | redakti fonton]Siberiaj tataroj loĝis en Siberio jam antaŭ alveno de la rusaj setlintoj en la 17-a jarcento. En la 1860-aj rusa vojaĝanto Sergej Turbin konstatis ke plej multaj vilaĝoj laŭ la Siberia landvojo estis rusaj, kvankam antaŭe ili evidente estis enloĝitaj de tataroj kaj plu havis po du nomojn — rusan kaj tataran.
| |||||||
Ili okupiĝis precipe pri fiŝkaptado kaj bestobredado, pri metioj, malpli pri terkultivado. Tia vivmaniero ankoraŭ ekzistis eĉ meze de la 19-a jarcento, kvankam poiomete ili jam estis transprenantaj de la rusoj iliajn okupojn.
| |||||||
Provoj dungi ilin al orminejoj fiaskis pro ilia malkapablo al industria laboro: "Ili laboras sed malbone. Ili ne estas mallaboremaj, nek drinkuloj, sed la afero ne efikas je iliaj manoj" konstatis rusa siberiano en la 1860-aj. Tio grave diferencigis ilin de volgaj tataroj[13].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Падюкова, А. Д.; М. Б. Лавряшина, М. В. Ульянова, З. А. Тычинских, М. А. Кузнецова, А. Т. Агджоян, Р. А. Схаляхо, О. П. Балановский (2014). “Изучение генофонда ясколбинских тоболо-иртышских татар по данным STR-маркеров Y-хромосомы”, Вестник Кемеровского государственного университета (ru) 3 (59), p. 20–21. Alirita 2025-02-26..
- ↑ Падюкова, А. Д.; М. Б. Лавряшина, М. В. Ульянова, З. А. Тычинских, М. А. Кузнецова, А. Т. Агджоян, Р. А. Схаляхо, О. П. Балановский (2014). “Изучение генофонда ясколбинских тоболо-иртышских татар по данным STR-маркеров Y-хромосомы”, Вестник Кемеровского государственного университета (ru) 3 (59), p. 21. Alirita 2025-02-26..
- ↑ Падюкова, А. Д.; М. Б. Лавряшина, М. В. Ульянова, З. А. Тычинских, М. А. Кузнецова, А. Т. Агджоян, Р. А. Схаляхо, О. П. Балановский (2014). “Изучение генофонда ясколбинских тоболо-иртышских татар по данным STR-маркеров Y-хромосомы”, Вестник Кемеровского государственного университета (ru) 3 (59), p. 22. Alirita 2025-02-26..
- ↑ Падюкова, А. Д.; М. Б. Лавряшина, М. В. Ульянова, З. А. Тычинских, М. А. Кузнецова, А. Т. Агджоян, Р. А. Схаляхо, О. П. Балановский (2014). “Изучение генофонда ясколбинских тоболо-иртышских татар по данным STR-маркеров Y-хромосомы”, Вестник Кемеровского государственного университета (ru) 3 (59), p. 23. Alirita 2025-02-26..
- ↑ Габидуллина, Ф. Х. (2021). “К вопросу об исторических причинах дисперсности расселения сибирских татар”, Образование и право (ru) (10), p. 444. doi:10.24412/2076-1503-2021-10-444-446. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Габидуллина, Ф. Х. (2021). “К вопросу об исторических причинах дисперсности расселения сибирских татар”, Образование и право (ru) (10), p. 445. doi:10.24412/2076-1503-2021-10-444-446. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Балановская, Е. В.; Агджоян А. Т., Жабагин М. К., Юсупов Ю. М., Схаляхо Р. А., Долинина Д. О., Падюкова А. Д., Кузнецова М. А., Маркина Н. В., Атраментова Л. А., Лавряшина М. Б., Балановский О. П. (2016). “Татары Евразии: своеобразие генофондов крымских, поволжских и сибирских татар”, Вестник Московского университета. Серия 23. Антропология (ru) (3), p. 77. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Балановская, Е. В.; Агджоян А. Т., Жабагин М. К., Юсупов Ю. М., Схаляхо Р. А., Долинина Д. О., Падюкова А. Д., Кузнецова М. А., Маркина Н. В., Атраментова Л. А., Лавряшина М. Б., Балановский О. П. (2016). “Татары Евразии: своеобразие генофондов крымских, поволжских и сибирских татар”, Вестник Московского университета. Серия 23. Антропология (ru) (3), p. 79. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Балановская, Е. В.; Агджоян А. Т., Жабагин М. К., Юсупов Ю. М., Схаляхо Р. А., Долинина Д. О., Падюкова А. Д., Кузнецова М. А., Маркина Н. В., Атраментова Л. А., Лавряшина М. Б., Балановский О. П. (2016). “Татары Евразии: своеобразие генофондов крымских, поволжских и сибирских татар”, Вестник Московского университета. Серия 23. Антропология (ru) (3), p. 80. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Балановская, Е. В.; Агджоян А. Т., Жабагин М. К., Юсупов Ю. М., Схаляхо Р. А., Долинина Д. О., Падюкова А. Д., Кузнецова М. А., Маркина Н. В., Атраментова Л. А., Лавряшина М. Б., Балановский О. П. (2016). “Татары Евразии: своеобразие генофондов крымских, поволжских и сибирских татар”, Вестник Московского университета. Серия 23. Антропология (ru) (3), p. 82. Alirita 2025-02-19..
- ↑ Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse). Санкт-Петербург: К.Н. Плотников, p. 117. ISBN =.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 66.
- ↑ Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse). Санкт-Петербург: К.Н. Плотников, p. 131. ISBN =.
