Siding Spring Survey
La programo Siding Spring Survey (aŭ SSS anglaĵo por « Enketo elde Siding Spring ») estas usona-aŭstralia astronomia kampanjo de serĉo pri apud-teraj objektoj elde la Observatorio de Siding Spring proksime de Coonabarabran (Novsudkimrio, Aŭstralio).
Ĝi estas la kongruaĵo por la suda duonglobo de la Catalina Sky Survey por la norda[1] kaj estas la ununura profesia serĉo pri potence danĝeraj objektoj farita elde la suda duonglobo ; ĝi estas kune kondukita de la Universitato de Arizono kaj la Aŭstralia Nacia Universitato, kun monhelpo de la NASA.
La programo komenciĝis en 2004 kaj ĉesis en julio 2013, kiam la monhelpo estis haltigita.[2]
Ĝi uzis la Upsalan Sudan Schmidt-Teleskopon de Uppsala de 0,5 m[3] kuplita kun ŝargkuplita aparato 4 × 4K. Komputila programaro serĉis objektojn movantajn rilate al la steloj.[1]
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]Asteroidoj malkovritaj : 3760 , el kiuj : | |
---|---|
90564 Markjarnyk | 12-an de aprilo 2004 |
308306 Dainere | 19-a de majo 2005 |
De 2004, Siding Spring Survey malkovris 3760 numerotitajn asteroidojn[4] el kiuj 400 potence danĝerajn de pli ol 100 m.
La 3-an de januaro 2013 Robert H. McNaught malkovris la kometon C/2013 A1 (Siding Spring), uzinte datumojn kolektitajn dum la serĉo pri asteroidoj.[5]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Kiu nokte gvatas ? de Perry Vlahos ; 20-a de Decembro 2012 el The Sydney Morning Herald (angle)
- ↑ Tero en danĝero post fermo de komet-serĉa programo, laǔ scienculoj ; 20-a de oktobro 2014, el The Guardian (angle)
- ↑ Upsala 0,5 m-Schmidt-Teleskopo de Enketo pri Apudteraj Objektoj, el la paĝaro de la Aŭstralia Nacia Universitato (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj laŭ nombro da malkovroj (angle)
- ↑ Nove Trovita Kometo Verŝajne Ne Frapos Marson Venontan Jaron ; 15-a de Aprilo 2013, el Space.com (angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Siding Spring Survey en la angla Vikipedio.