Siegfried Lederer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Siegfried LEDERER [zigfrid LEderer] (naskiĝis la 30-an de junio 1861 en Prago; mortis la 8-an de novembro 1911 je korapopleksio en Prago) estis germana volapükisto kaj esperantisto, gimnazia profesoro de la latina kaj greka lingvoj.

Vivo

Lederer estis filo de instruisto. En 1889 li venis al Vieno kiel "provizora" profesoro de la akademia gimnazio. Poste li vivis "kelkajn jarojn en malgranda urbo de l'oriento de nia monarĥio" (Aŭstrio-Hungario). Li tradukis italajn novelojn en la germanan. Li interesiĝis pri "arta fotografaĵo" kaj estis unu el la unuaj, kiuj uzis lumprojekcion por vivigi la instruadon. Kunlaboris ĉe "Thesaurus linguae latinae" kiel delegito de la aŭstra kultministro. Fine Lederer fariĝis gimnazia profesoro en sia gepatra urbo Prago. Tie li fondis klubon por arta fotografaĵo kaj organizis latinan kaj grekan instruadon en liceo por junulinoj. Estis scienca direktoro de la "Urania" kaj redaktis la ĵurnalon "Stereoskopa Muzeo".

Volapuko kaj Esperanto

Lederer estis la unua, kiu faris lumbildparoladojn en Vieno kaj poste ankaŭ en Prago. Aktiva Volapükisto, li transiris al Esperanto post 1900 kaj estis kunfondinto de Esperanto-Socio Verda Stelo de la germanlingvanoj en Prago en 1908. De 1908 li instruis Esperanton, ankaŭ en komerca lernejo en Prago, faris paroladojn pri Esperanto en Dresdeno, Berlino ktp.

Verkoj en Esperanto

Siegfried Lederer estis eldoninto kaj redaktoro de Universo kaj de Rund um die Welt (Zi vol lölik / Ĉirkaŭ la mondo) kaj redaktis la "Esperantistan poŝkalendaron" de 1910 kaj 1911.

Literaturo

  • Haupenthal, Reinhard. Prof. Dr. Siegfried Lederer (1861-1911) und die Volapük-Zeitschrift "Rund um die Welt" (1888/89-1891/92). Schliengen: Ed. Iltis 2001, 15 p.
  • Simon, Otto. Siegfried Lederer [nekrologo]. En: La Revuo 6a vol. 1911-1912, p. 187-188.
  • Prof. Dr. Siegfried Lederer mortis (Bohema revuo esperantista, 1911, p. 109)

Eksteraj ligiloj