Sierras de Córdoba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierras de Córdoba
Lago Los Molinos ĉe la valo Paravaĉaska.
Rokaro ĉe valo Ongamira.
Turisma urbo Los Cocos

La Sierras de Córdoba (kordobaj montaroj) estas montaro de centra Argentino, situanta inter Pampo oriente kaj sude, Ĉako norde kaj deklivaro de Andoj okcidente. Preskaŭ la tuta montaro, escepte la sudokcidenta bordo en Provinco San Luis, situantas en Provinco Kordobo.

Origino kaj topografio[redakti | redakti fonton]

Multe pli malnovaj ol Andoj, formitaj en Paleozoiko kaj tre eroziitaj, la Sierras de Córdoba ankoraŭ atingas alton de 2880 metroj ĉe la Monto Ĉampakio, okcidente de Villa Dolores. La norda parto, konata kiel Sierra de Norte (norda montaro), estas konsiderinde pli malalta kaj malpli kruta. La montoj ĵus konstruitaj formis la limon inter Gondvano kaj la tiam etendiĝanta Pacifika Oceano, kaj konsistas ĉefe el metamorfaj rokoj kiaj kvarcito, kiuj estis formitaj kiam grandaj kvantoj de maraj sedimentoj estis subjektitaj al enormaj varmoj kaj premoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Whitmeyer, Steven J. and Simpson, Carol; Regional deformation of the Sierra de San Luis, Argentina: Implications for the Paleozoic development of western Gondwana; Tectonics, Vol. 23, TC1005, doi 10.1029/2003TC001542 , 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 31° 30′ S 65° 00′ U / 31.500 °S, 65.000 °U / -31.500; -65.000 (mapo)