Sigelo de la subŝtato Serĝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de Serĝipo.

La sigelo de la subŝtato Serĝipo (portugale selo do Estado de Sergipe) estas la oficiala sigelo de la brazila subŝtato Serĝipo, kvankam ĝi funkcias multfoje ankaŭ kiel subŝtata blazono. La sigelo estis kreita de Prof-o Brício Cardoso en 1822 kaj oficialigita de la Serĝipa Leĝdona Asembleo en la 5-a de julio 1892. Ĉar ĝi perdis teĥnikan kvaliton pro ripeta reproduktado, ĝi estis riparita de la Direkcio de Arto de la Subŝtata Sekretario de Socia Komunikado en 2007, per redesegno sur la originala.

La sigelo reprezentas la indiĝeno Serigi, kiu eniras aerostaton portantan supre la vorton porvir (portugallingve, "estonteco"). Malantaŭe estas tipa pejzaĝo de Serĝipo, kun palmoj kaj montetoj. Sub ĉio oni legas sub lege libertas (latine, "sub la leĝo la libereco"). La 18-a de majo 1892, kiu aperas kune kun la latina frazo, estas la dato de akcepto de la unua konstitucio de la subŝtato Serĝipo. Serigi reprezentas la pasintan tempon, kaj la aerostato la estontan, indiĝenan kaj eŭropan figurojn, la simbole sovaĝan kaj la simbole civilizan unuigitajn sur la serĝipa pejzaĝo.

Tiu sigelo estas devige stampata sur ĉiu oficiala dokumento produktita de la subŝtata registaro kaj ĝiaj sekretarioj kaj ankaŭ de publikaj institucioj, de la Leĝdona Asembleo kaj de la Juĝa Povo de tiu subŝtato.