Siklawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvofalo Siklawa
Siklawa
akvofalo • turisma celloko
Lando Pollando Pollando
Rivero Roztoka torento
Montaro Altaj Tatroj
Parto de lando Suda Pollando, Malgrandopolio
Alteco 64-70 m
Geografia situo 49° 12′ 53″ N, 20° 2′ 43″ O (mapo)49.21472222222220.045277777778Koordinatoj: 49° 12′ 53″ N, 20° 2′ 43″ O (mapo)
Akvofalo Siklawa (Pollando)
Akvofalo Siklawa (Pollando)
DEC
Akvofalo Siklawa
Akvofalo Siklawa
Situo de Akvofalo Siklawa
Map
Siklawa
Tipo falas tra kliniga ŝtona sojlo
Aparteno al proktekita areo Tatra Nacia Parko
Akvofaloj en Pollando
vdr

Akvofalo Siklawa (pole: Wielka Siklawa ) troviĝas en la norda parto de montaro Altaj Tatroj, en la malgrandopolio oriente de urbo Zakopane sur torento Roztoka sur la teritorio de Tatra nacia parko. Akvofalo falas tra sojlo de Staviarska muro, kiu apartenas Valo de kvin polaj lagoj kaj Valo roztoka) per du aŭ tri branĉoj, laŭ nivelo de akvo en lago Granda pola lago super ĝi. La kliniĝo de sojlo estas proksimume 35° kaj ĝia alteco estas 64-70m. Tio estas la plej granda akvofalo en Tatroj sed ne la plej alta.

La plej bele ĝi aspektas dum suna tago, kiu venas post pluva tago. Ĉirkaŭ ĝi kreiĝas buntkoloraj ĉielarkoj. Akvofalo estis celo de turistoj, jam de komenco de 19-a jarcento. Ofte estas objekto de poetoj kaj pentristoj por ilia kreado.

Aliro[redakti | redakti fonton]

- Sur verdmarkita turista piedvojo de akvofalo de Mickievicz ĝis Valo de kvin polaj lagoj laŭ la torento Roztoka tra Valo Roztoka (2 horoj).

Siklawa sur Stawiarska muro kaj suba parto de valo Dolina Pięciu Stawów Polskich

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de polaj akvofaloj