Simbolo
Simbolo estas aĵo (objekto, bildo, sono, gesto, vorto, litero...), kiu estas ĝenerale rigardata kiel nature prezentanta aŭ elvokanta ian abstraktaĵon, ĉar ĝi posedas analogajn ecojn.
Laŭ Ferdinand de Saussure, la simbolo neniam estas komplete laŭvola. Ĝi havas ian radikon en ekstera mondo, ekzemple, kruco simbolas kristanismon ne hazarde, sed ĉar ĝi estis mortigejo de Jesuo. Simbolo nomiĝas ankaŭ kredokonfeso.
Vidu ankaŭ
Noto
La diferenco inter emblemo kaj simbolo estas, ke simbolo havas pli antikvan originon kaj pli ĝeneralan akceptatecon, dum la emblemo estas ofte la rezulto de persona iniciato, la verko de unu artisto.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.symbols.com greke http://en.wikipedia.org/wiki/Symbol greke http://altreligion.about.com/library/glossary/blsymbols.htm