Simbolo (edukado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La simbolo (ankaŭ nomita ar vuoc’h -la bovino - en la bretona) estis objekto, kiun franclingva instruisto en lernejoj de Bretonio kaj Alzaco[1] en la 19a jarcento kaj en la 20a jarcento transdonis al lernanto kaptita parolante regionan lingvon. Ĝenerale la lernanto poste devis kapti alian el siaj kamaradoj en la sama situacio kaj transdoni al li la objekton. La lernanto, kiu havis la objekton fine de la paŭzo, de la duontago aŭ de la tago estis punita (per trudlaboro, kromtaskoj, korpaj punoj, punrestado kaj ĝenerala primokado organizita de la instruisto...).

Francio[redakti | redakti fonton]

Eco de la objekto[redakti | redakti fonton]

Temis foje pri:

  • ordinara lignoŝuo, foje neprilaborita, pendigenda ĉe la kolo
  • tabuleto pendigenda ĉe la kolo (en la ŝtata lernejo de Plouaret inter 1943 kaj 1949, la lernanto devis skribi sur la tabuleton: «je parle breton», t.e. «mi parolas bretone»
  • objekto konservenda en poŝo (ŝtipeto, lignoŝueto, butono).

La procedo estis uzata por:

  • forigi el la lernejo ĉiujn lingvojn escepte de la franca, eĉ dum la ludotempo;
  • ridindigi tiun, kiu ne respektis la starigitan lingvan regulon;
  • aldone flegi la denuncemon de la lernantoj kaj malhelpi la grupan solidarecon.

Metropola uzo[redakti | redakti fonton]

«La respublikaj lernejoj same trudas al la lernantoj kaptitaj ĉe freŝa lingva pekado la surmeton de «simbolo», (nomita «bovino» en Bretonio) kiu povas esti kartonpeco, tabulo, lignostango aŭ bastono, kiel en Orientaj Pireneoj; kejlo kiel en Kantalo, paperrubando aŭ metalaĵo kiel en Flandrio, aŭ briko portenda laŭ la brakforto kiel en Korezo[2].

Franca kolonia imperio[redakti | redakti fonton]

La metodo, kun lokaj diferencoj, ankaŭ estis uzata en la francaj lernejoj de la francaj koloniaj lernejoj por persekuti la infanojn, kiuj parolis lokan lingvon kaj forpeli iliajn lingvojn el la francaj lernejoj. Tio celis plirapidigi la asimiladon de la indiĝenoj. Ĉi tiuj metodoj foje estis plu uzitaj dum ioma tempo en la sendependaj ŝtatoj, kiuj elektis la francan kiel oficialan lingvon, kiel en Togolando kie ĉi tiu objekto nomiĝis «signo».

«Ne kraĉu grunden kaj ne parolu bretone»[redakti | redakti fonton]

Antaŭ nelonge diversaj aŭtonomismaj kaj naciistaj bretonaj retejoj asertis, ke uziĝis en Bretonio afiŝoj kun la skribaĵo: «Ne kraĉu grunden kaj ne parolu bretone». Pierre-Jakez Hélias, en sia libro titolita «Le Cheval d’orgueil», skribis: «En la korto de la liceo la Tour d’Auvergne, en Quimper, en 1925, estis malpermesite kraĉi grunden kaj paroli bretone»[3]. Ĉi tiu teksto tamen ne indikas la ekziston de afiŝo kun tia skribaĵo.

La ekzisto de ĉi tiu afiŝoj pridubata[redakti | redakti fonton]

Sed nun, neniu afiŝo malpermesante al la lernantoj «paroli bretone kaj kraĉi grunden» estis malkovrita. La asertoj, ke tiu ĉi afiŝo estis konservita en la «Kampa muzeo pri Edukado de Bothoa» en Saint-Nicolas-du-Pélem en Armora marbordo estis kontraŭdiritaj de la prezidanto de la afiŝo, kiu mastrumas ĉi tiun muzeon[4]. Same, laŭdire samtipa afiŝo troviĝis en la muzeo de la Kampara Lernejo de Tregarvano. Tiu ĉi ankaŭ ne ekzistis laŭ la esploroj de Fanch Broudig[5]. La foresto de palpeblaj pruvoj pri la ekzisto de ĉi tiu afiŝo dubigas pri la ekzisto de tia esprimo kaj de tia afiŝado. Laŭ Fañch Broudic, kiu studis la temon[6], temas pri troigo: La principo eldirita en 1897 de la finistera akademia inspektisto, Dosimont, laŭ kiu neniu bretona vorto estu prononcita dum kurso aŭ dum paŭzo estas ofte menciita, sed malfacilas trovi spuron de la malpermeso «kraĉi grunden kaj paroli bretone» [...] Evidentiĝas nun, ke la frapfrazo laŭ kiu «estas malpermesite kraĉi grunden kaj paroli bretone» estas elpensaĵo.» Fañch Broudig citas Pierre-Jakez Hélias, kiu en sia libro Le Cheval d’orgueil, klarigas la vidpunkton de la plej multaj bretonparolantoj, kiuj elektis eduki siajn infanojn franclingve, post la Liberigo: «La plej grava ne estis la puno pro parolado bretonlingve: dua puno atendis infanojn, kiuj bretonumis, kiam ili revenis hejmen. La gepatroj, kiuj ne ĉiam mem scipovis la francan, opiniis ke ili oferas multon por sendi siaj infanojn lernejen por studi la parolan aŭ skriban francan lingvon, dum ili ofte bezonus ilin hejme por prizorgi bovinojn kaj gefratojn. La infanoj do devas diligente lerni la francan. Parolante la bretonan, ili rifuzas, prifajfas la taskon, ili amuziĝas. Kion meritas iu, kiu amuziĝas anstataŭ labori? Pedagogian draŝadon... »[7].

Efikeco de la procedo[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20a jarcento, la bretona estis tre rapide anstataŭita de la franca (en kelkaj generacioj), post pli ol 1000 jaroj de konstanta uzado, dum Bretonio jam estis politike regata de Francio de kvar jarcentoj. Kiel rolis la simbolo en tiu anstataŭigo? Iuj atestoj de homoj, kiuj spertis la simbolon parolas pri la klara kunligo petita de la lernejo inter ilia lingvo kaj honta dekadencaĵo; pro tio, ke la aŭtoritato punis la praktikadon de la ĉiutage uzita lingvo kredigis al ili ke la bretona estas malsanaĵo kaj problemofonto. Ĉi tiun bildon ili zorge transdonis al la sekvantaj generacioj, rifuzante lernigi sian lingvon al la infanoj. Tiu psiĥa ŝoko daŭris ĝis la mezo de la 70-aj jaroj, kiam la agado de kelkaj asocioj klopodis inversi ĉi tiun bildon, sed en kunteksto, kie la lingvouzo malvastiĝis. Tamen, praktike ĉi tiu politiko ne estis tre efika kaj ne limigis la uzadon de la bretona. Paradokse, dum la limigo al la uzado kaj instruado de la regionaj lingvoj malaperis en la 50-aj jaroj, la forlaso de la bretona pliampleksiĝis en okcidenta Bretonio: «En Okcidenta Bretonio, la lingvoŝanĝo eblis, nur ĉar estis amasa konsento pri tio. La nura ŝtata povo ne povis sole trudi ĝin: la fortaj kontraŭstaroj vekitaj de la decidoj de Émile Combes en 1902 tion abunde pruvas. Apenaŭ 50 jarojn poste, la ina junularo elektis malkaŝe la francan, kaj la familioj decidis ne plu eduki la infanojn en la bretona: ili ne estis truditaj tion fari.»[8] Laŭ la aŭtoro, fine la sopiro al moderneco kaj ekonomiaj ŝanĝoj kondukis al la memvola alpreno de la franca lingvo. Tiu lingva anstataŭigo, en la daŭro de kelkaj jardekoj, favorante la interŝanĝojn, efikis stimule al bretona ekonomio kaj profunde ŝanĝis la socion[8]. Vidpunktoj pri la graveco de la simbolo kaj pri la efiko de ĝia uzo. Same kiel por ĉiu socia fakto, la opinioj pri ĝia graveco kaj efiko malsamas. Ĉefe en Okcidenta Bretonio, simbolo estas konsiderata kiel unu el la rimedoj, kiuj aktive partoprenis en la malkresko de la bretona lingvo. Jen aliaj opinioj, kies populareco estas malfacile taksebla, ĉar ili estas anonimaj. Por iuj, la simbolo plirapidigis la asimiladon de la Bretonoj al la franca socio. Por aliaj, ĝi partoprenis en la detruo de la bretona identeco, kaj al la «etnocidoj» organizitaj de la franca ŝtato same en metropolo kiel en la franca kolonia imperio. Aliaj relativigas la gravecon de la simbolo. Françoise Morvan, en sia libro «Le Monde comme si», esprimas sian vidpunkton pri la malpermeso de la bretona lingvo en la lernejoj:

  • «...kaj ĉi tiu maniero kredigi ke la bretona estis malpermesita ĉar la lerneja lingvo estis la franca» (p. 328)
  • «ĉu la instruado devus okazi dulingve? Verŝajne jes. Sed tiel ne estis.»
  • Oni parolas pri la simbolo, ĉi tiu lignopeco... kiun oni donis al la infanoj kaptitaj dum bretonlingva parolado, kvazaŭ temus pri sadisma rimedo uzita kontraŭ la Bretonoj - sed ekzistis multaj samtipaj punoj, kiel azenĉapo, batoj per mezurilo... Kompleta infanturmenta ilaro...».

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Sammaniere kiel la simbolo uziĝis la kimra nodo en Kimrio kontraŭ la infanoj, kiuj parolis la gallan lingvon. Simila rimedo uziĝis en Irlando kontraŭ la gaelparolantoj. Kontraŭ la indianaj lingvoj en Usono, oni devigis infanojn manĝi sapon, provante kunligi (fizike kaj morale) ilian kulturon kun la malpureco. Simila procezo estis uzita en Bretonio, kie bretone parolantaj infanoj devis purigi sian buŝon per la akvo el la sitelo, kiu utilis por la tabulpurigado (Angèle Jacq, Ma langue au chat, Palémon, 2002). La korpaj punoj estis oftaj en Luizianaj lernejoj por malpermesi al infanoj paroli franclingve. En Valonio (Belgio), simila sistemo estis uzita, sed malpli sisteme. Lernanto kaptita parolante valone devis surmeti nigran butonon kaj transdoni ĝin al alia valonparolanto. La lasta butonportanto fine de la tago estis punita. La titolo de la valona revuo «Nwêr boton» (hodiaŭ «Lë Sauvèrdia») memorigis ĉi tiun kutimon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. André Polard. Cet obscur sentiment qu'est la honte.
  2. Pierre Giolitto, Abécédaire et férule, Imago, 1986.
  3. Pierre Jakez Hélias. Le cheval d’orgueil, Collection Terre Humaine, Plon, poche 3000, p. 236-237.
  4. Konfirmis la foreston de tia afiŝo s-ro Michel Sohier, prezidanto de la asocio, kiu mastrumas la muzeon, la 20an de majo 2008.
  5. Konfirma mesaĝo sendita de la respondeculoj de la Muzeo pri Kampara Lernejo de Tregarvano al la retejestro de la retejo «L’Idée Bretonne», kiu prezentis ĉi tiun afiŝon: Vi prezentas en via retejo dokumenton, «Al la lernantoj», sur kiu aperas 1-e) la malpermeso «paroli bretone kaj kraĉi grunden». La tregarvana muzeo ne konservas ĉi tiun dokumenton, kiu, laŭ nia scio, ekzistis nur kun la indiko «kraĉi grunden»? Do bonvolu elturniĝi por forigi ĉi tiun eraron, kiu neniel mildigas la pezon de la subpremo al la uzado de la bretona lingvo en lernejo, kiel montris la faktoj. La us-tempo «estus konservita», la enhavo de ĉi tiu mesaĝo kaj la malkonfirmo kiu fontas el ĝi ebligos al vi facile restarigi kiel eble plej rapide ĝustan version.
  6. Aperis en «Bulletin de la Société archéologique du Finistère». Volumo 130, 2001. Ankaŭ konsultebla rete.
  7. Pierre-Jakez Hélias. Le cheval d’Orgueil, p. 213; citita en: La pratique du breton de l’Ancien Régime à nos jours, Fañch Broudig, Presses Universitaires de Rennes, 1995, p. 314.
  8. 8,0 8,1 Fañch Broudig. La Pratique du breton de l’Ancien Régime à nos jours.