Simfizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
simfizo kunligas ambaŭ pubiojn, la antaŭajn partojn de la koksosto.

Simfizo (latine symphysis) estas

  1. kartilaga ligo inter du ostoj (inter alie la pubia simfizo aŭ la intervertebraj diskoj),
  2. linio de kunlutiĝo inter du partoj de osto (ekzemple mentona simfizo), kaj
  3. patologia adheraĵo inter ambaŭ lamenoj de serozo (ekzemple perikardiapleŭra simfizo).

Ĉe la vertebruloj inkluzive de la homoj, simfizoj laŭ la unua signifo estas la "pubia" aŭ "pelva" simfizo kaj la intervertebraj diskoj. Tamen ĉi-rilate estas eta diferencoj inter homoj kaj vertebrulaj bestoj: Ĉe la homoj la simfizo (latine symphysis pubica) interligas ambaŭ pubion, do la antaŭajn partojn de ambaŭ koksostoj respektive ĉe junaj homoj la memstarajn pubiajn ostojn; ĉe la vertebrulaj bestoj la ligo inter ambaŭ koksostoj situas sube kaj inkluzivas kaj pubion, ilion kaj iskion (symphysis pelvina).