Simono el Cireno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvina stacio de krucvojo (Via Crucis): la cirenano helpas Jesuon. (Pentraĵo en katedralo de Sankta Rafaelo - Iovao, Dubuque).
Simono el Cireno surprenas la krucon de Jesuo. Nekonata pentristo (19-a jarcento). En "Santa Casa de Misericórdia" de Porto Alegre, Brazilo.

Simono el Cireno, kromnomita la cirenano, estas la viro kiun, laŭ evangelioj[1], romiaj soldatoj devigis [2] porti la krucon de Jesuo, kiu estis puŝita al Golgoto. Jesuo, fakte, krude elĉerpigita pro la skurĝado kaj aliaj turmentoj al li suferigitaj, ne plu kapablis marŝi kun surŝultre la peza ligno. Evangelioj ne liveras kroman informon pri la Cirenano se ne ke li estis «patro de Aleksandro kaj Rufo», membroj certe konitaj en la komunumo al kiu Marko ideale adresas sian evangelion.[3]

« Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon (Mk 15,21). Origine greka: "Καὶ ἀγγαρεύουσι παράγοντά τινα Σίμωνα Κυρηναῖον, ἐρχόμενον ἀπ' ἀγροῦ, τὸν πατέρα Ἀλεξάνδρου καὶ Ρούφου, ἵνα ἄρῃ τὸν σταυρὸν αὐτοῦ".

Cireno[redakti | redakti fonton]

Cireno, kie? Historio informas pri Cireno en mediteranea marbordo de Afriko [hodiaŭ Libio), kie establiĝis juda nombra komunumo jam de la tempo de Ptolomeo la 1-a (323-285 a.K.). La graveco de tiu komunumo rezultas ankaŭ el la fakto ke ĝi havis proporan sinagogon en Jerusalemo. Eble Cirenano jam revenis al sia origina lando kaj estis kromnome tiel indikata. [4]

En 1941 en la valo Cedron, najbare de Jerusalemo elfosantoj trafis ostejon kiu reirigis al la 1-a jarcento kaj entenis mortrestaĵojn de familio nomata el «Cireno». Estas ĉizitaj aparte la nomo de "Aleksandro, filo de Simono ". Konsiderinte ke Cireno tro fora el Jerusalemo kaj ke Aleksandro estis nomo relative malofta en la tiama juda komunumo, fakuloj opinias konsentebla la hipotezon ke la ostejo gastu restaĵojn de la familio de Simono la Cirenano, kiun Marko identigas «patron de Aleksandro kaj Rufo». [5]

La nomo Rufo aperas ankaŭ en Rm 16, 13 kie Paŭlo invitas: «salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj ties patrinon kiu tia estas ankaŭ por mi (ἀσπάσασθε Ροῦφον τὸν ἐκλεκτὸν ἐν Κυρίῳ καὶ τὴν μητέρα αὐτοῦ καὶ ἐμοῦ).

En la komuna lingvaĵo, en kristaneca medio, pro influoj de tiu evangelia epizodo, «cirenano» indikas ulon kiu, vole/nevole, ŝarĝiĝis per tasko deviganta alian homon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. evangelio laŭ Marko (15,21-22) kaj Luko (23,26) kaj Mateo (27,32)
  2. Estis leĝo kaj kutimo, vaste praktikitaj de publikaj povoj, devigi, eĉ hazarde kaj perforte, civitanojn deĵori en apartaj cirkonstancoj.
  3. La renkonto de Jesuo kun la Cirenano estas memorigita en la kvina kalvaria stacio Via Crucis (krucvojo).
  4. Walter W. Wessel. "Mark." In The Expositor's Bible Commentary, Frank E. Gaebelein, ed. Vol. 8. Grand Rapids: Regency (Zondervan), 1984. Page 778.
  5. André Lemaire, École Pratique des Hautes Études, Paris-Sorbonne. The Ossuary and Inscription Are Authentic (Grand Rapids: April 21, 2004).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]