Sinbad: Legend of the Seven Seas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sinbad: Legend of the Seven Seas
longa movbilda filmo
Originala titolo Sinbad: Legend of the Seven Seas
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo • sudĉina lingvo
Kina aperdato 2 jul. 2003, 24 jul. 2003
Ĝenro fantasta filmo, porinfana filmo, komedia filmo, pirata filmo, aventura filmo
Reĝisoro(j) Tim Johnson
Produktisto(j) Jeffrey Katzenberg • Mireille Soria
Scenaro John Logan
Muziko de Harry Gregson-Williams
Produktinta firmao DreamWorks Animation 
DreamWorks
IMDb
vdr

Sinbad: Legend of the Seven Seas (Sinbado: Legendo de la Sep Maroj, konata ankaŭ simple kiel Sinbad) estas usona animacia aventura filmo de 2003 produktorita de DreamWorks Animation kaj distribuita de DreamWorks Pictures. Ĝi temas pri la rolulo Sinbado la Maristo, kaj reĝisoris ĝin Tim Johnson kaj Patrick Gilmore (en sia filmoreĝisora debuto) laŭ verkaĵo de John Logan; en la filmo stelulas la voĉoj de Brad Pitt, Catherine Zeta-Jones, Michelle Pfeiffer, kaj Joseph Fiennes. Ĝi kovras la historion de Sinbado (kun la voĉo de Pitt), pirato kiu veturas mare kun sia hundo kaj fidela ŝipanaro, kun Marina (kun la voĉo de Zeta-Jones), fianĉino de sia infanaĝa amiko Princo Proteo (kun la voĉo de Fiennes), por rekuperi la ŝtelitan Paclibron el Eris (kun la voĉo de Pfeiffer).

Voĉoj[redakti | redakti fonton]

  • Brad Pitt kiel Sinbado, araba aventura pirato kaj maristo kiu planas retiriĝi al Fiĝioj.
  • Catherine Zeta-Jones kiel Princino Marina, Trakia ambasadoro en Sirakuzo, fianĉino de Proteo, kaj amata de Sinbado.
  • Michelle Pfeiffer kiel Eris, bela kaj manipulema diino de diskordo kaj ĥaoso kiu celas krei detruon tra la tuta mondo.
  • Joseph Fiennes kiel Princo Proteo de Sirakuzo, infanaĝa nobla amiko de Sinbad kaj fianĉo de Marina.
  • Dennis Haysbert kiel Kale, unua kolego kaj amiko de Sinbado.
  • Adriano Giannini kiel "Rat", itala viglisto de Sinbado.
  • Timothy West kiel reĝo Dimaso e Sirakuzo, patro de Proteo.
  • Jim Cummings kiel Luca, malnova ŝipano de Sinbado.
    • Cummings faras ankaŭ voĉon ds la ambasadorestro.
  • Conrad Vernon kiel Jed, amuze tre armita ŝipano de Sinbado.
  • Raman Hui kiel Jin, azia ŝipano de Sinbado kiu ofte vetas kun Li.
  • Chung Chan kiel Li, azia ŝipano de Sinbado kiu ofte vetas kun Jin.
  • Andrew Birch kiel Grum kaj Chum, ŝipanoj de Sinbado.
  • Frank Welker (eksterliste) kiel Spike, kareshundo de Sinbado.
  • Chris Miller kiel turgardisto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]