Sint-Jozef (Brugge)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sint-Jozef)
Sint-Jozef
kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 8000
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 3° 14′ O (mapo)51.22643.2347Koordinatoj: 51° 14′ N, 3° 14′ O (mapo) [+]
Sint-Jozef (Okcidenta Flandrio)
Sint-Jozef (Okcidenta Flandrio)
DEC
Sint-Jozef
Sint-Jozef
Situo de Sint-Jozef

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sint-Jozef (Brugge) [+]
vdr
Situo de la kvartalo Sint-Jozef
Situo de la kvartalo Sint-Jozef

Sint-Jozef estas kvartalo de la belga urbo Brugge, norde de la historia urbocentro. Estas ekzemplo de planizita urbanizado, ĉefe el la unua duono de la 20-a jarcento. Sint-Jozef havas 5300 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1899 areo de pli ol 370 ha de la tiama komunumo Koolkerke estis eksproprietigita favore al la urbo Brugge por realigi novan internan havenon kaj konstrui loĝejojn por (haven)laboristoj. La kerno estis la ejo Ter Panne, sed la nova kvartalo ricevis la nomon de la paroĥo, oficiale rekonita en 1932.

Evoluo de la kvartalo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sint-Jozef

La unuaj novaj stratoj estis faritaj inter la ekzistantaj ĉefstratoj Dudzeelse Steenweg kaj Koolkerkse Steenweg: Graaf de Mûelenaerelaan (1907), Rontsaertbekestraat (1925), Pannebekestraat, Ter Looigemweg (1928), Sint-Jozefplein kaj Sint-Jozefstraat (1931). Ĉirkaŭ 1930 la kvartalo jam havis 2000 loĝantojn kaj en 1932 ekestis la paroĥo dediĉita al Sankta Jozefo. La nomo de la paroĥo iĝis la nomo de la tuta kvartalo. La preĝejo estis inaŭgurita en 1937.

En 1934-1935 sekvis pligrandigo kun Dokwerkersstraat, Korendragersstraat kaj Jacob Van Maerlantstraat. Antaŭ kaj post la Dua Mondmilito estis konstruitaj multaj laboristaj domoj, ĉefe destinitaj por grandaj familioj el la dense loĝataj urbocentraj kvartaloj.

Eta Koreio kaj junularaj bandoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1950 estis konstruitaj pliaj stratoj kaj domoj. La finpretigo de la stratoj okazis malrapide kaj la ĉirkaŭajo aspektis kvazaŭ en ĝi okazis milito. En tiu periodo okazis la Korea milito kaj Eta Koreio iĝis la moknomo de la kvartalo.

Inter 1950 kaj 1960 en Sint-Jozef estis kelkaj agresemaj junularaj bandoj. Ekde 1960 estis malpli da junuloj kaj la kvartalo kvietiĝis. Tamen estis sporta sekvo: bruĝa boksa klubo de Achiel Wymme havis multajn membrojn el Sint-Jozef kaj pluraj iĝis talentaj boksistoj.

Plua ekspansio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1990-aj jaroj estis konstruitaj pliaj stratoj kaj domoj, sed ekde la 1970-aj jaroj la nombro de loĝantoj stagnis je iom pli ol 5000, ĉar la familioj iĝis malpli grandaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]