Sirok
Bazaj informoj
Sirok (ŝirok) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Pétervására. La slava nomo „široký” signifas: vasta.
- Areo: 63 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9315/20.1973
- Loĝantaro: 2100
- Poŝtkodo: 3332
- Telefonprefikso: 36
Situo
La vilaĝo situas en orienta flanko de Mátra en valo, laŭ ĉefvojo Eger-Gyöngyös, fervojo Kál-Bátonyterenye preteriras. Pétervására kaj Parád troviĝas po 15, Eger 17, Bélapátfalva 22 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1302. Oni konstruis fortikaĵon sur pinto de 296 m-ojn alta monto komence de la 13-a jarcento, sed pli frue estis tie terfortikaĵo. En 1596 la turkoj senbatale okupis la fortikaĵon kaj ili daŭre havis 90 jarojn. Poste ĝi estis forlasita kaj ruiniĝis.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo el la 18-a jarcento
- kapelo
- ruinoj de fortikaĵo
- lago nomata Nyírjes [njIrjeŝ)
- kavernodomoj