Sisamón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sisamón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50227
Demografio
Loĝantaro 44  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 2° 0′ U (mapo)41.1708396-2.0042537Koordinatoj: 41° 10′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 051 m [+]
Areo 41,552312 km² ( 415 5.2 312 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sisamón (Provinco Zaragozo)
Sisamón (Provinco Zaragozo)
DEC
Sisamón
Sisamón
Situo de Sisamón
Sisamón (Hispanio)
Sisamón (Hispanio)
DEC
Sisamón
Sisamón
Situo de Sisamón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sisamón [+]
vdr

Sisamón [sisaMON] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud mem, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Sisamón estas municipa teritorio en la sudokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Calmarza kaj Cabolafuente, sude de Cetina. Ĝi estas norde de la valo de la rivero Mesa.

La loĝloko Sisamón mem estas je 132 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 1 051 msm en la Iberia Sistemo, proksime de la baseno de la rivero Mesa, tute ĉe la limo kun la provinco Gvadalaĥaro. La altitudo rezultas en malvarma klimato. Ĝi estas inter Cabolafuente nordoriente kaj Villel de Mesa sude jam en la provinco Gvadalaĥaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de la kastelo de Sisamón.

Ŝajne la loknomo Sisamón devenas el "Segisamon", kiu fakte estis nomo de diversaj lokoj en epoko de romianoj. Tiuj instalis fortikaĵon en Sisamón rilate al defendlinio de "Bilbilis" (Calatayud).

La areo estis konkerita el islamanoj en la 12-a jarcento fare de Alfonso la 1-a, kiu lasis areon al la templanoj. En 1357 la kastilia reĝo Petro la 1-a estris tri ofensivojn kontraŭ Aragono: nome tra Daroca, Cubel kaj Sisamón. En Sisamón okazis bataleto kaj la kastilianoj, avancis ĝis Bordalba kaj Embid, poste reeniris. Tamen estante la reĝo en Sisamón, multaj kastilianoj preferis foriri suden por batali kontraŭ araboj en 1362. Ekde tiam la kastelo ekperdis gravon kaj ekdekadencis. Ĉiuokaze la kastelo ludis gravan rolon en la Milito de la du Petroj. La reĝo Petro la 4-a donis al Juan Fernández de Heredia, la senjorlando de Sisamón kiu estis forta en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, ĉefe post geedzeca kunigo kun la rivala familio Liñan, kaj pluis ĝis la 19-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en la tre aparta Sisamón kie oni malaltiĝis el 718 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 33 loĝantoj en 2021. Ĝi estis unu el la plej rimarkindaj homperdoj en la regiono. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, Daroko, Calatayud kaj Karinjeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la plurstila preĝejo de Sankta Marteno kaj la restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe en la montaroj kaj ĉe la riveroj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]