Sistro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sistro (aŭ sistrumo) estas idiofona instrumento, kiun oni uzis ĉefe en la antikva Egiptujo kaj Irako. Ĝi konsistas el U-forma kupra aŭ bronza kadro, je kiu oni fiksas metalajn stangetojn, kiuj tintas dum skuado de la instrumento. Ĝia nomo venas el la greka σείω, seio, 'skui' kaj σείστρον, seistron, 'kiun oni skuas' vortoj.

Egiptujo[redakti | redakti fonton]

Sistro en la antikva Egiptujo estas taksata kiel sankta instrumento, kiun oni uzis ofte dum templaj diservoj. Oni ofte figurigas basteton, diinon de la gajeco kaj danco, kun sistro, sed oni ligas la instrumenton plej ofte al kulto de Hatoro; ties U-formo memorigis la egiptujanojn pri kornoj de la diino, ofte simbolizita en formo de bovino. Oni skuis la sistron por forpeli dion de la ĥaoso, Sethon. Iziso estis ofte figurigita per sistro en unu mano, en la alia kun sitelo, simbolo de inundo de Nilo.

Sistro hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Sistro estas uzata eĉ hodiaŭ dum diservoj de la kopta kaj etiopa eklezioj.