Sisu (koncepto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sisu-monumento  

Sisu estas tipa finna termino kiu signifas ion en la senco de "obstino, persisto, fera volo por fini certan, ofte longdaŭran taskon".

Sisu kaj finna identeco[redakti | redakti fonton]

Sisu estas tre grava parto de la nacia identeco de Finnlando. La finna esprimo Sisu, Saŭno & Sibelius metas la koncepton je la sama nivelo kun aliaj finnaj 'ikonoj'. La fakto, ke la vorto ne havas laŭvortan simetraĵon en lingvoj kiel la angla kaj la sveda, rivelas ankaŭ ke ĝi havas iom specialan signifon. Sisu fariĝis relative malfrue konatan koncepton en Finnlando. Dum jarcentoj de superregado de la svedoj, apenaŭ ekzistis ia finna identeco. Tiu identeco malrapide komencis kreski post 1880, kiam la Grandprinclando Finnlando estis aneksita ĉe la rusa Imperio. Post la sendependeco en 1918 kaj la posta enlanda milito daŭrus ĝis la jaro 1939 antaŭ ol la finna popolo denove estis elprovita. Dum la vintra milito la finnoj devis batali kontraŭ Sovetunio kiu sukcesis nur forpreni mallarĝan landpecon de kelkdekaj kilometoj. Ke la Finnoj tiom bone povis rezisti,  atribueblus al ilia sisu. En dua atako kun modifita taktiko devigis ilin al Finnlando en du monatoj, traktato kiu Rusio postulis.

La antropologia alproksimiĝo[redakti | redakti fonton]

Ne estas science pruvita ke Finnoj havus superordinaran persiston. Antropologoj atentigas tamen, ke homoj kiuj vivas en malvarma kaj norda areoj kaj dum jarcentoj estis milite regataj de landoj kun malsamaj lingvoj kaj kulturoj, pli ofte ol mezume estis konfrontitaj kun defioj kaj tiucele konstruu la necesan 'sisu'. Tiu teorio estas apogata de la fakto ke la ĉukĉoj, inuita tribo el Rusio, vivis plimalpli en similaj cirkonstancoj kaj ankaŭ konas propran konceptonpor sisu.

Sisu en la nuntempa lingvo-uzo[redakti | redakti fonton]

  • La ĝenerale favora konotacio faras ĝin dankema vorto por merkatistoj. En la komerca mondo, la termino sisu ankaŭ estas uzata por aferoj pri kiuj oni opinias ke ili longe glate funkciu.  
  • La franclingva branĉo de la belga Ruĝa Kruco uzis la nomon Sisu por ĝia Service d'Intervention Psychosociale Urgente, kiu subtenas viktimojn de la psikologiaj konsekvencoj de la ŝoko pro katastrofoj kaj akcidentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]