Kanada sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sitta canadensis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanada sito

Kanada sito
Kanada sito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sitta
Specio: S. canadensis
Sitta canadensis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kanada sito estas eta paseroforma birdo, kantbirdo, vivanta en Nordameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kanada sito (Sitta canadensis)

Ĝi estas pli malgranda ol la karolina sito. Matura birdo estas bluecgriza supre kaj tute ruĝeca sube. Ĝia vizaĝo estas blankeca kun nigra strio tra okulo, kiel ĉe aliaj sitoj, sed ĉe tiu specio ĝi estas tre markita, larĝa kaj longa, same kiel la blanka superokula strio, tiele ke tiu nigra ne nur trapasas la okulareon, sed turniĝas suben kaj atingas la kolon, dum tiu blanka same turniĝas al la flankoj de la nuko. Ili havas nigran kronon sur la kapo kaj nuko (nur virbestoj), blankan gorĝon kaj grizan bekon. Je la fino de vostaj plumoj ĝi havas vostopunktojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝia troviĝo estas ligita kun koniferaj arbaroj je la nordo de Nordameriko kaj iras tra Alasko, norda parto de Kanado ĝis oriento ankaŭ de nordorienta ĝis okcidenta Usono. Ĝi estas nemigranta birdo sed regule migradas suden de Usono, se ĝia manĝado malpliiĝas. La birdo estas ankaŭ rara vaganto al Eŭropo kaj sukcese ĝi travintras en Britujo.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Manĝokutimo

Ĝi manĝas ĉefe insektojn (povas flugkapti) kaj semojn (precipe de koniferoj).

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj kaj ofte frapetas trunkojn kaj branĉojn ĉe serĉado de manĝaĵo.

Nestado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas teritoriema birdo kaj nestumas simile kiel aliaj sitoj en kavoj de trunko. Sed malsame de ili, ĝi povas ĉizi nestkavon en mortaj arboj ofte proksime de grundo. Rezino estas uzata per ĝi por malgrandigi enirtruon.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝia voĉo estas kiel malforta ladtrumpeto. Ĝi aŭdiĝas per sinsekva nazeca „tuJJ“ ankaŭ „jenk, jenk“ , ĉe serĉado de manĝaĵo per mola „kit, kit“.

Rilatoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas parenca kun aliaj "supercilaj" (havantaj blankajn superokulajn strietojn kaj nigrajn okulajn) sitedoj - S. kruperi, S.ledanti, S. corsica, S. vilosa kaj S. junanensis. Specio S. corsica longe estas konsiderata, kiel ĝia subspecio.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]