Sjurte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Sjurte, ukraine Сюрте, ruse Струмковка (strumkovka), hungare Szürte, slovake Surty estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. La ukraina historia nomo estis Струмківка (strumkivka). Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Sjurte situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Uĵhorodo. La lasta troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1281 en formo Strute. Post la mezepoko ĝi foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1910 loĝis en Szürte 1144 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Szürte apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Szürte rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1945 ankaŭ tiu vilaĝo apartenas al 30 vilaĝoj, kiuj aldoniĝis al Karpata Ukrainio. Ekde 1945 Strumkovka apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Sjurte 1850 da homoj, (1200 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]