Saltu al enhavo

Skalbmierz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skalbmierz

Blazono

Blazono
urbo
Skalbmierz (Pollando)
Skalbmierz (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Skalbmierza
Provinco Sanktakrucio
Distrikto distrikto Kazimierza
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1342
Koordinatoj 50° 20′ N, 20° 25′ O (mapo)50.33333333333320.416666666667Koordinatoj: 50° 20′ N, 20° 25′ O (mapo)
Areo 7,13 km²
Loĝantaro 1326 (en 2004)
Loĝdenso 186 loĝ./km²
Poŝtkodo 28-530
Telefona antaŭkodo 41
Aŭtokodo TKA
TERYT 3263403054
Estro Michał Stanisław Markiewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kościuszki 1
Poŝtkodo de estraro 28-530
Komunuma retejo Oficiala retejo
vdr

Skalbmierz estas historia urbo de la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Kazimierza. Fine de 2021 en la urbo vivis 1 219 loĝantoj sur areo de 7,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 171 loĝantoj/km².

Urborajtojn la loĝloko havas ekde 1342. Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ la urbo post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito: La 5-an de aŭgusto 1943 germana polico pafmortigis, pendumis aŭ vivbruligis 104 personojn. Ekzakte jaron poste, la 5-an de aŭgusto 1944 germanaj-ukrainaj taĉmentoj mortigis 64 personojn. Por helpo alvenis taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj, taĉmento de Popola Armeo kaj du sovetiaj tankoj el Wiślica. La germanaj-ukrainaj taĉmentoj devis forlasi la urbon. En la bataloj mortfalis ĉ. 20 partizanoj. Post la milito Skalbmierz apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]