Skapulario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kulta skapulario
Monaĥa skapulario

La skapulario estas du pecoj asociitaj al la Katolika eklezio: peco de la monaĥaj vestoj aŭ peco de kultado.

La monaĥa skapulario estas peco el teksaĵo, kiu estas parto de la vestoj de kelkaj religiaj kongregacioj katolikaj, viraj kaj inaj (karmelanoj, triunuanoj, favoranoj, franciskanoj, dominikanoj, ktp). Ĝi konsistas el longa teksaĵo kun truo tra kie la kapo estas metata kaj kiu pendas sur la brusto kaj la dorso, pendanta ĉe la ŝultroj (en latino, scapula) Ĝi estas parto de la laborkostumoj uzataj de la benediktanoj kaj estas simbolo de la jugo de Kristo.

La kulta skapulario deriviĝas en la monaĥa skapulario sed estas pli malgranda: temas pri tu etaj pecoj kunigataj de du longaj rubandoj aŭ ŝnuroj.

La plej konataj skapularioj estas tiuj de la Virgulino de Karmelo (bruna), de la Virgulino de la Favoro (blanka), de la Pasiono (rojo), de la Senmakula Koncipiĝo (blua), de la Triunuo (blanka) kaj de la Virgulino de la Doloroj (nigra).

Entute la Katolika Eklezio aprobis la uzon de dek ok skapularioj.

Vidu ankaǔ[redakti | redakti fonton]