Sketilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virinaj sketiloj por arta sketado.
Sketiloj por rapidsketado.

Sketilo estas sporta helpilo, ebliganta al ties portanto apartan movon sur diversspeca surfaco. Ĉefa parto de la sketiloj estas plandumo kun fiksita speciale proponita konstruo, kies funkciaj ecoj ebligas tian movon.

Sketilo sur glacio[redakti | redakti fonton]

La sketilo sur glacio estas piedvesto plenigita de sube per glitilo, en kiu eblas moviĝi sur glacia areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malnovaj lignaj holandaj sketiloj

Trovaĵoj de la unuaj ostaj sketiloj datiĝas en milojn da jaroj antaŭ nia erao. La plej malnovaj metalaj sketiloj devenantaj el jarcentŝanĝo estis trovitaj en Hungario ĉe Balatono, sed pli ili disvastiĝis ekde la 14-a jarcento en Nederlando kaj Skandinavio. La sketilojn oni alfiksis helpe de ledzonoj. Dank‘ al pli posta transiro al akrigo sur du tranĉiloj kun kanaleto inter ili, uzantoj povis seniĝi de bastonoj, kiuj ĝis tiu tempos servis por forŝovado. Bushnell konstruis en Filadelfio en la jaro 1848 tutmetalajn sketilojn, kiujn oni alfiksis al botoj de flanke per ŝraŭbigaj ligiloj je hoketo. De tie estis jam nur paŝo al sketiloj, kiuj estis rekte alfiksitaj sur la botoj pere de ŝraŭbojnitoj.

Rulsketiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]