Skilo (princino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Nizo
Patrino Abrota
vdr

Skila estas en grekaj mitoj filino de la reĝo Niso, kiu regis en Niso, urbo pli malfrue konata kiel Megara.

Skilo rigardas el muregoj de Megara kaj subiĝas al ĉarmo de Minoo (Gravuraĵo el la 17-a jarcento)

Legendo pri Skilo kaj Minoo[redakti | redakti fonton]

En la urbo onidire staris alta turo kaj ĉe ĝia piedo kuŝis ŝtono, kiu sonoris kiel liro, kiam de sur la supro oni ĵetadis ŝtonetojn sur ĝin. Princino Skilo ofte iradis sur la supron kaj amuzis sin per ĵetado de rulŝtonetoj. Kiam kreta reĝo Minoo ektrenis en militon kontraŭ ŝia patro kaj sieĝis la urbon, la princino ekvidis lin el la turo kaj ekamis lin.

Ŝi fortondis oran harbuklon de sia dormanta patro, simbolon de lia potenco, kaj alportis ĝin al Minoo, por ke ŝi akiru lin. Minoo eniris urbon kaj dezertigis ĝin, ĉe kio Niso mortis. Minoo ankoraŭ tiunokte dormis kun Skilo, kiel li promesis, sed pro perfido de ŝia patro li kondamnis ŝin kaj fornavigis returnen al Kreta. Skila naĝis post lia ŝipo, tenis sin ĉe ŝipa pobo, sed ĝisatingis ŝin aglo, en kiun turniĝis post morto ŝia patro Niso. Ŝi ektimis, malkaptis sin kaj dronis.

Laŭ unu versio ŝi turniĝis en maran birdon, kiun la aglo senĉese persekutas. Laŭ aliaj versioj Skilo turniĝis en same nomatan fiŝon, aŭ Minoo dronmortigis ŝin.

Fono[redakti | redakti fonton]

Historia fono de la legendo estas verŝajne konflikto inter Ateno kaj Kreto mallonge antaŭ ruinigo de Knoso ĉirkaŭ la jaro 1400 a.K.

Temas pri analogio de la legendo pri Pterelao kaj Kamiato el Tafo. Simila motivo aperas ankaŭ en legendo pri Ŝimŝono kaj Delila kaj en keltaj mitoj, ekzemple en irlanda legendo pri Kuroi, Bletĥnat kaj Kuĥulen aŭ en kimria historieto pri Llew Llaw, Blodeuwedd kaj Gronw. Laŭ Graves ĝi koncernas antagonismon pri favoro de Luna diino, kiu okazas inter la Sankta reĝo kaj lia tanisto (sekvantino). Forto de la reĝo estas kaŝita en la haroj, kiuj anstataŭas sunon, kaj Skilo-Kamiato-Blodeuwedd-Bleĥnat-Delila estas en tiu ĉi interpreto Luna diino en printempa kaj somera versio – aŭtune ŝi transfomiĝas en birdon keirison kaj fariĝas Diino de la morto. Puno, kiu en fino de la legendo Skilon trafos, estas verŝajne pli posta moraliga suplemento.

Ovidio identigas Skilon kun ŝia samnomulino, kiun Afrodita transformis pune en marmonstron, kaŝantan en sino kaj en ingvenoj sovaĝigintajn hundojn.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Skylla (princezna) en la ĉeĥa Vikipedio.