Skull and Bones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skull and Bones
fraternity • Kolegiaj sekretaj societoj en Nordameriko • sekreta societo
Komenco 1832 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo New Haven
Fondinto(j) William Huntington Russell • Alphonso Taft vd
vdr

Skull and Bones („Kranio kaj Ostoj“) estas sekreta societo en la universitato de Yale. La membroj - nomataj Boodle Boys - estas ĉiam studentoj de Yale. Kranio kaj Ostoj havas multajn famajn anojn, kiel George Bush kaj George W. Bush iamaj prezidentoj de Usono, sed ankaŭ la demokrata kandidato por la prezidenteco de 2004, John Kerry. Aliaj famuloj estas Bundy, Ford, Goodyear, Harriman, Heinz, Jay, Kellogg, Lord, Lovett, Perkins, Phelps, Pillsbury, Pinchot, Rockefeller, Sloane, Stimson, Taft, Vanderbilt, Weyerhaeuser kaj Whitney.

Skull and Bones estis fondita en 1832 de William Huntington Russell kaj Alphonso Taft.

Oni invitas en la societon ĉiujare ĉ. 15 studentojn, la membroj devas esti reciproke lojalaj, helpi unu la alian.

Onidire la anoj de Skull and Bones - inter aliaj Prescott Bush - elfosis en 1918 kiel „kuraĝ-provo“ la tombejon de la indiĝena ĉefo Geronimo kaj oni lokigis la kranion kaj tibiojn en sia kulta muzeo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

vidu nepotismo)