Slovaka luterana preĝejo (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka luterana preĝejo de
Budapeŝto
Slovaka luterana preĝejo (nur la turopinto estas apenaŭ blanke videbla supre proksimume meze, la videbla konstruaĵo estas la Domo Luther)
Slovaka luterana preĝejo (nur la turopinto estas apenaŭ blanke videbla supre proksimume meze, la videbla konstruaĵo estas la Domo Luther)
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Józsefváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Diescher
Konstruado
Specifo
Enhaveco estis preskaŭ mil
Ligiloj
vdr

La slovaka luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Józsefváros.

Fasado de la Luther-domo

Historio[redakti | redakti fonton]

La slovakoj kune kun la germanoj kaj hungaroj uzis la centran luteranan preĝejon en la frua 19-a jarcento. Iom poste ties kapacito ne sufiĉis, tial la slovakoj petis permeson por aparta kirko en 1838. Ili ricevis konvenan areon en periferio de Pest (urbo) kaj unue oni konstruis 2 simetriajn novromanikajn teretaĝajn domojn por pastroloĝejo kaj lernejo en 1854. La impona kirko mem estis konstruita inter la du domoj inter 1856-1863. La internaj akcesoraĵoj, mebloj pretiĝis en 1867. Pro la konstruadoj la slovaka eklezio ŝuldiĝis, tial oni konstruis pavilonojn ĉirkaŭ la konstruaĵojn, ties luaj monoj nur iomete helpis. En la jaroj 1893 kaj 1894 oni konstruis antaŭ la kirkon imponan novromanikan domegon trietaĝan, kies vendejoj kaj loĝejoj helpis plu. Tiu domego havas la nomon Luther-domo. Iom poste same estis konstruitaj domoj, kiuj formis jam U-majusklon, fine jam la domoj ĉirkaŭis la kirkon kvadrate. En 1920 naskiĝis Ĉeĥoslovakio, multe da slovakoj iris al la nova lando. Dum la 2-a mondmilito bombo trafis la preĝejon, sed ĝi estis renovigita en 1950. En tiu periodo denove slovakoj translokiĝis al Ĉeĥoslovakio, restis tre malmultaj slovakoj. En 1965 la eklezio vendis ĝin al la hungara ŝtato. La slovakoj instalis preĝoĉambron en la apuda domo, kie oni portis la orgenon kaj similajn aĵojn. En la malplena kirko interne oni konstruis 2 etaĝojn, ekstere lifton, poste uzis ĝin ministerioj, depost la socialismo kazino, baldaŭ ekzercejo de sportemuloj. En nekonata jaro ankaŭ la ŝtato vendis la konstruaĵon al privato.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo okazis la dua geedziĝo de Kálmán Mikszáth kaj estis baptita Pál Závada.

Preĝoĉambro[redakti | redakti fonton]

La slovaka preĝoĉambro daŭre funkcias kun kapacito de 50 sidlokoj kaj 10 starlokoj. Apude funkcias kontoro de aŭtonomio de la slovakoj.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo longe estis videbla tra pordego de la Luther-domo, kie krado situis. Nuntempe jam anstataŭ krado kutima pordo troviĝas. Nur malmultaj scias, ke tie preĝejo kaŝiĝas. Pro la ĉirkaŭaj domoj ĝi ne estas fotebla, eble kun specialaj larĝaj objektivoj el ies fenestro. Origine estis ĉe la enirejo 3 arkadoj, meze la plurlatera turo altiĝas. Tio estas videbla en aerfotoj.

Luther-domo[redakti | redakti fonton]

La trietaĝa domo havas 4 etaĝojn en la meza parto. Super la pordego en la 2-a nivelo en niĉo troviĝas statuo pri Marteno Lutero (vidu la suprean foton!).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.