Smolenice (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Smolenice
Smolenice
kastelo
kastelo [+]
Koordinatoj48° 30′ 49″ N, 17° 25′ 56″ O (mapo)48.5136111117.43222222Koordinatoj: 48° 30′ 49″ N, 17° 25′ 56″ O (mapo)

Estiĝo14-a jarcento

Smolenice (Slovakio)
Smolenice (Slovakio)
DEC
Smolenice
Smolenice

Map
Smolenice

Vikimedia Komunejo:  Smolenice Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Smolenice estas kastelo en okcidenta Slovakio sur sudorienta deklivo de Malgrandaj Karpatoj super samnoma vilaĝo Smolenice.

Gravuraĵo de kastelo Smolenice el unua duono de 18-a jarcento

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur loko de nuna kastelo Smolenice, ĉe montpiedo de Malgrandaj Karpatoj, staris mezepoka burgo kun la sama nomo. Ĝi ekestis jam en 14-jarcento, kiel lasta el gardburgoj ĉe Malgrand-Karpataj trapasejoj. Komence de 15-jarcento ĝi estis posedaĵo de la reĝo, poste apartenis al grafoj el Pezinok kaj Sankta Georgo (Svätý Jur), kaj de komenco de 16-a jarcento apartenis al Orszagoj. Poste, preskaŭ dum du jarcenotj estis proprieto de Erdödyoj. Komence de 20-a jarcento komencis nuntempaj posedantoj Pálfyoj, konstrui sur ruinoj de la malnova burgo historiigan konstruaĵon de nuna burgo Smolenice. El malnova borgo oni konservis nur parton de ekstera murego. La kastelo estis finkonstruita post la jaro 1945. De pordego ĝis turo vizitantoj devas trairi 156 ŝtupojn.

Nuntempa uzo[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas posedaĵo de Slovaka Akademio de Sciencoj (SAV) kaj por publiko estas alirebla nur parte (ĝardenoj, korto, apartaj ejoj). En la kastelo oni organizas nuptofestojn, kaj ankaŭ naciajn kaj internaciajn sciencajn konferencojn. Sur loka tombejo troviĝas ankaŭ tombokelo de Palfioj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]