Société Générale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Société Générale
emblemo
Société Générale.svg
Fondodato 1864
Sidejo Société Générale Building, Francio
Retejo https://particuliers.sg.fr/, https://www.sg.fr/ Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Oficejo de Société Générale en Parizo.

Société Générale estas unu de la ĉefaj eŭropaj entreprenoj de financaj servoj, agado kiu etendas ankaŭ al aliaj partoj de la mondo. Ĝiaj centraj oficejoj estas en Francio, nome en la zono de negocoj de La Défense, je la okcidento de Parizo. Ĝiaj du ĉefaj dividoj estas komerca banko (speciale en Francio kaj Orienta Eŭropo) kaj investobanko (financaj derivaĵoj). Estas unu de la bankoj plej antikvaj de Francio.

La dekomenca nomo de Société Générale estis Société Générale pour favoriser le développement du commerce et de l'industrie en France (Ĝenerala Societo por helpo al la disvolvigo de komerco kaj industrio en Francio). La banko estas ofte kromnomita SocGen en la internacia financa etoso.

Société Générale estas la tria banko de la eŭrozono laŭ enspezokvanto kaj la sepa plej granda entreprenoj laŭ kapitaligo. Ĝi dungas ĉirkaŭ 103 000 personojn, el kiuj 75 000 estas en Eŭropo kaj ĝi estas en 80 landoj. La banko funkcias en la merkatoj de financoj, investado kaj direktorado de havaĵoj. Krome, en Francio, ĝi funkcias ankaŭ en la pominora banko pere de pli ol 2700 oficejoj (inklude la dividon Crédit du Nord).