Socialistpartio (Islando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popola Unuiĝa Partio – Socialistpartio
Sameiningarflokkur alþýðu – Sósíalistaflokkurinn
partio
Lando  Islando
Partiestroj Héðinn Valdimarsson (1938-1939)
Einar Olgeirsson (1939-1968)
Fondiĝo 1938
Dissolvo 1968
Ĉefa sidejo Rejkjaviko
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Komunismo
vdr

La Popola Unuiĝa Partio – Socialistpartio (islande Sameiningarflokkur alþýðu – Sósíalistaflokkurinn) estis islanda politika partio. Ĝi ekzistis 1938 ĝis 1968 – ekde 1956 ĝi partoprenis en parlamentvoĉdonadoj kiel parto de la voĉdonada kunlaborprojekto Popolunuiĝo.

La Socialistpartio ekestis kiam dividgrupo el la Popolpartio kuniĝis kun la Islanda Komunistpartio, kiu mem estis pli antaŭa dividgrupo el la Popolpartio.

En 1968 la antaŭmenciita kunlaborprojekto, la Popolunuiĝo, iĝis memstara politika partio kaj tiam malfondiĝis la Socialistpartio.

Rezultoj dum parlamentaj balotoj[redakti | redakti fonton]

Jaro %
1942 16,2
1942 18,5
1946 19,5
1949 19,5
1953 16,1
1956 19,2
1959 15,3
1959 16,0
1963 16,0
1967 17,6