Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno
esperanto-organizaĵo
Komenco 2002 vd
Fondinto(j) Jan Werner vd
vdr
Konstruaĵo de Centro de libera tempo en la urboparto Brno-Kohoutovice, kie okazas kunvenoj

Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno estas memstara organizo en Brno, kunlaboranta kun Esperantista klubo en Brno, sed ne identa kun ĝi, kvankam ili havas komunan retejon. Ne estas loka grupo de ĈEA.

Ĝi estis fondita en 2002 kun celo informi pri problemoj de komunikado inter studentoj, entreprenistoj, intelektuloj. Ĝiaj kunvenoj okazas unufoje en monato, la trian merkredon en la monato, ĉiam kun ĉefa prelego.

Okazintaj prelegoj[redakti | redakti fonton]

En 2003: Raymond Schwartz kaj lia ĝoja podio, Stato kaj celo de Esperanto-movado el la vidpunkto de psikologo, Göteborg — la urbo de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilibald Scheiber kaj muzikaj tradicioj de Esperantista klubo en Brno, Fratoj Čapek en Esperantu, Radio-konekto de la ŝipo Titanic, Signifaj personoj de Esperanto-movado en Brno, L. L. Zamenhof kaj lia verkaro.

En 2004: Pri projektoj de interslava lingvo, Nova matematika vortaro de M. Bavant, Celo kaj manieroj de enregiona kunlaboro, Post 10 tagoj ni fariĝos civitanoj de EU, Insektoj el la ordo de puloj, Ni uzas la interreton por Esperanto, Miaj eksterlandaj kontaktoj per Esperanto, La 89-a UK en Pekino, Esperanto sub totalismaj reĝimoj - rememoroj pri la pasinteco, Rennes - nia ĝemelurbo - esperantista kunlaboro.

En 2005: Esperantista amikeco trans landlimoj, La angloj pri la angla lingvo, Ortofonio kaj retoriko, Historio de planlingvoj, Planlingvoj en la interreto, Kurisu Kei - la japana esperantisto kaj bohemisto, Kiu estis Rudolf Krchňák, Vizito de gastoj el Esperanto Rennes, Asocio de handikapuloj, Přemysl Pitter - legado el la libro de Karel Kraft „Heroo de amo“, Homaranismo de L.L. Zamenhof, Esperanta baza konstrufaka leksiko

En 2006: Esperanto en universitatoj, Mia vojaĝo al Kosovo, Esperanto ĉe Interreto, Fremdlingva instruado kiel publika politiko laŭ prof. Grin, Kiel mi lernis la gepatran lingvon de mia edz(in)o, Radioamatoroj kaj Esperanto, Enkonduka leciono al vortfarado, Silezio - ofte diskutata fenomeno, Niaj someraj tendaroj 1952-2006, Lingva problemo de modalaj verboj en la internacia lingvo Esperanto (pri »devi« k.a.)

En 2007: Ĉeĥa literaturo en Esperanto - katalogo de Tomáš Pumpr, Poezio de Eli Urbanová (okaze de ŝia 85-a vivjubileo), Neforgesindaj personoj de mia Esperantujo, 120 jaroj de Esperanto, Historio de landnomoj en Esperanto, Parapsiĥologio - ekstersensa perceptado, Tra Ukrainio per Esperanto, Ĉu Esperanto estos lingvo de EU?, Oldřich Franzl, Vintra rakontado

En 2008: Slava karaktero de Esperanto, Historio kaj nuntempo de Kohoutovice, 85 jaroj de Esperanto-klubo en Přerov, Esperanto kaj Ido antaŭ 100 jaroj, Pragaj poetoj, Alena Růžičková-Pavlínová (1910-2003), Komparo de la franca kaj ĉeĥa kuirartoj, La 28-a de oktobro 1918, Ĉiu lingvo estas komunikilo ankaŭ de spirito , Esperantaj bibliotekoj kaj muzeoj en Ĉeĥio kaj en la mondo

En 2009: Lingva redakto - nevenkita fortreso, La projekto „Memoro de ĉeĥa Esperanto-movado“, Rimarkoj el la studo en Belgio, 60 jaroj de ĉeĥa-esperanta vortaro de fratoj Filip, Spertoj de ĉeĥia ambasadoro en Aŭstralio, Milda Jakubcová 1899-1979, jubileoj de la poetino, Pri feriaj esperantistaj aranĝoj, Starto de mia universitata studo, unuaj impresoj (Miroslav Hruška), Diskuto je la temo: La 17-a de novembro 1989 – historia evento de nia lando, Kristnasko en nia junaĝo kaj nun

En 2010: La brazila establo „Bona Espero“, Verse neverse pri la printempo, Pozicio de virinoj en la socio, Ĉeĥa konferenco en Poděbrady, Grava persono de Brno, F. V. Lorenz - mirakla poligloto, Esperanta literaturo, Universalaj kongresoj en Kubo, Advento kaj Kristnasko

En 2011: Psikotroniko, T. G. Masaryk, Vojaĝoj en Francio, Ĉeĥa konferenco en Poděbrady 2011, Lingvaj pekoj en la nuntempa Esperanto, Al filozofiaj fundamentoj de la lingva universalismo, Ota kaj Petr Ginz, Via Lucis

En 2012: Aktuala dekamerono, Josef Cink - Lingvaj ludoj kaj enigmoj, 10 jaroj de Esperanto en Kohoutovice, Almanako de Brno, La verko de d-ro Josef Kavka, Kuloj - flugantaj turmentuloj, Neologismoj en Esperanto plu malpacigas la movadon, Aŭtora legado pri la remo: Feliĉo estas ..., Libera tribuno pri la temo: Ĉu vi preferas la rektan elekton de la ŝtat-prezidento?

En 2013: Kiu estis Georg Placzek (1905-1955), Komuna prijuĝo de la freŝe eldonita Ĉeĥa-esperanta frazeologio de Josef Cink, Kvizo pri Brno, Petr Ginz kaj Esperanto, Jiří Vítězslav Šamla, Libro de libroj,Esperantista identeco, Historiaj ĉevroj

En 2014: Vortfarado en Esperanto, Ĉu Esperanto estas kodo aŭ lingvo? Rerum novarum, Militjaroj de František Baďura, Miloš Urban: "Interparoloj ĉe koktelejo aŭ Kial ne enkonduki Esperanton en Eŭropa Unio", 20. ekumena Esperanto-kongreso en Trident, Věra Nosková kaj ŝia libro "Metamorfozoj", Rememoroj pri Josef Vondroušek

En 2015: Louis Braille kaj Jeroným Lorm, Francaj poetoj, Wikipediistoj vizitis la domon de Karel Čapek, Aldonaj notoj al biografio de F.V. Lorenz, Rakontu, amuzu kaj lernu, Vizito de francaj esperantistoj, Moluskoj, Iom el ezoteriko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]