Soldier of Fortune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Soldier of Fortune
Kreinto Raven Software
Publikigo Activision
Serio Soldier of Fortune
Dato de lanĉo 2000
Platformo Vindozo
Platformo2 Linukso
Platformo3 PlayStation 2
Platformo4 Dreamcast
Ĝenro Subjektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe
Manipulilo Ludmantenilo, Klavaro
v  d  r
Information icon.svg

Soldier of Fortune estas subjektiva pafludo de Raven Software, bazita sur la samnoma revuo, kiu levis etan skandalon pro la krudeco kaj la realismo de siaj scenoj. La kreintoj uzis la helpon de vera soldulo, John Mullins, kiu estas la rolulo uzita en la ludo.

Temo[redakti | redakti fonton]

John Mullins, soldulo laboranta por la sekreta agentejo The Shop, estas dungata de la Usona registaro por elnestigi kaj destrui kriminalan novnazian organizaĵon, kiu antaŭ ne longe ŝtelis kvar nukleajn raketkapojn. La ludanto moviĝas komence en urbaj scenejoj kiel metrooj kaj trajnoj, kaj poste en landoj kiel Rusio kaj Irako, kune kun nia aliancano Aaron "Hawk" Parsons.

Teknologio[redakti | redakti fonton]

La ludo uzas simpligitan version de la motoro de Quake 2. Ĝi estis la unua uzanta la damaĝosistemon nomatan GHOUL, evoluitan de Raven. Tiu ĉi sistemo subdividas la modelon de l’malamiko en 26 malsamaj zonoj (kapo, busto, supraj kaj malsupraj membroj ktp), kiuj kondutas sendepende se frapitaj, permesante dismembrigi la adversulojn; eblas ankaŭ senarmigi la malamikon pafante je lia armilo. En la ĉefa menuo ekzistas opcio por malaktivigi la plej perfortajn elementojn de la ludo.

Ludmaniero[redakti | redakti fonton]

Kvankam Soldier of Fortune oferas bonan realismon de la rekonstruoj kaj de perfonto en la dueloj, ĝi plurestas arkadia; ne estas enkondukitaj specialaj novaĵoj en la ludebleco, kaj ne estas postulitaj specialaj taktikoj por kontraŭbatali la malamikojn: nur frapi ilin je la plej malfortaj punktoj. La armiloj estas ĉiam precizaj kaj zorgaj, kaj ne eblas reŝargi ilin mane. La ludo obtenis bonan sukceson, elmontritan de la du sekvoj.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Nune ekzistas du sekvoj: Soldier of Fortune II: Double Helix, de la jaro 2002, kaj Soldier of Fortune: Payback de la jaro 2007, tiu ĉi ne evoluigita de Raven. Krome estas publikigita reeldono nomata Soldier of Fortune Gold Edition, entenanta 18 novajn mapojn por ludi grupe, du novajn ludmanierojn kaj video-intervjuon je Mullins.