Solon Irving Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solon Irving Bailey
Persona informo
NomoSolon Irving Bailey
Dato de naskiĝo29-a de decembro 1854
NaskiĝlokoLisbon (Nov-Hampŝiro)
Dato de morto5-a de junio 1931
MortolokoBostono (Masaĉuseco)
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj fotisto
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoFellow of the American Academy of Arts and Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Solon Irving Bailey (naskiĝis la 29-an de decembro 1854 en Lisbon (Nov-Hampŝiro), mortis la 5-an de junio 1931 en Bostono (Masaĉuseco)) estis usona astronomo kaj fotisto Post lernado en la Universitato de Bostono, li dungiĝis en la Observatorio de la Universitato Harvard en 1887.

Kiam la observatorio ricevis la "Boyden Fonduson", donacita de Uriah A. Boyden, Bailey aktivis por la kreado de la "Boyden stacio" en Arekipo (Peruo), kaj sin komisiis pri ĝin inter 1892 kaj 1919. Li esti unu el la unuaj kiuj faris meteologiajn studojn en dezertaj kaj altaj regionoj de Peruo. La "Boyden Stacio" transloĝiĝis en 1927 en Sud-Afrikon, kie estis pli bonaj meteologiajn kondiĉoj, kaj prenis la nomon de Observatorio Boyden.

Solon Irving Bailey faris detalajn studojn de variantaj steloj en la globaj stelamasoj de la suda ĉielo; li malkovris la asteroidon 504 Cora la 30-an de junio 1902 kaj, en 1903, mezuris la luman kurbon de 433 Eroso dum ĝia opozicio kun granda precizeco.

Li estis provizora direktoro de la Observatorio de la Universitato Harvard de 1919 ĝis 1921, inter la morto de Edward Charles Pickering kaj la enoficigo de Harlow Shapley.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Nekrologiaj noticoj (angle)